El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel ĉinoj faras "lazurajn porcelanaĵojn"?

| 2019-06-17
Bookmark and Share

La "lazura porcelanaĵo" estas tre konata speco de ĉinaj porcelanaĵoj en la antikva Ĉinio. Ĝi nomiĝas tiel pro la koloro kiel "ĉielo klare blua okaze de nuba disiĝo post pluvado". La porcelanaĵo estis ĉefe produktita en la Ru-fornaro de la urbo Ruzhou, Henan-provinco. La fornaro estis registara porcelan-bakforno starigita en la periodo (1100-1126) regata de la imperiestro Song Huizong, kaj ĝi funkciis dum malpli ol cent jaroj. Pro la mallonga periodo de ĝia funkciado, nun ekzistas nur malpli ol cent unuoj de ru-porcelanaĵoj. En 1952, post la stariĝo de la nova Ĉinio, la fornoj refunkciis, kaj en 1958 produktis la unuajn novajn artaĵojn.


Wang Junzi estas heredanto de la tekniko pri ru-porcelanaĵa farado kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo. Por reaperigi tiajn lazurajn porcelanaĵojn, li senĉese klopodis dum la pasintaj 30 jaroj kaj finfine sukcesis posedi la ŝlosilan teknikon. Li diris: "Mia revo estas daŭrigi kaj disvolvi la teknikojn pri farado de lazuraj porcelanaĵoj." 


Kiel oni faras la modernajn lazurajn porcelanaĵojn? Ni konu per fotoj: 


Wang Junzi plibonigas glazuron sur bakota porcelanaĵo en sia laborejo. (fotita de Li An)


Wang Junzi bonigas glazuron. (fotita de Li An)


Nebakita porcelanaĵo (fotita de Li An)


Wang kontrolas ĉu la glazuro estas bone distribuata. (fotita de Li An) 


Wang malfermis la pordon de la forno por malaltigi temperaturon. (fotita de Li An)


Wang kontrolas la prov-pecon por certigi ĉu la bakado jam finiĝis. (fotita de Li An)


Malfermi la fornon. (fotita de Li An)


Wang kontrolas la ĵus elbakitan porcelanaĵon. (fotita de Li An)


Wang ekzamenas sian faraĵon. (fotita de Li An)


Parto de la lazura porcelanaĵo farita de Wang (fotita de Li An)


Porcelanaĵoj faritaj de Wang Junzi (fotita de Li An)


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments