【Facila Radio-programo】Ĉu Ĉinio limigos Apple-poŝtelefonojn?

| 2019-06-14
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ĉinoj celebris Drakboatan Feston.


– Ĉu Ĉinio limigos Apple-poŝtelefonojn?


– Ĉinio kaj Rusio interkonsentis pri plifortigo de tutmonda strategia stabileco.


– Lanĉita la kirgiza versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Ĉinoj celebris Drakboatan Feston.


Drakboata Festo estas antikva tradicia festo de ĉinoj, kiu okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas tradicia festo de ĉinoj. Ĉi-jare ĝi okazis en la 7a de junio. la du ĉefaj tradicioj de tiu festo estas drakboata konkurso kaj manĝado de zongzi-o, piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn.


– Ĉu Ĉinio limigos Apple-poŝtelefonojn?


Dum intervjuo al Bloomberg News, Ren Zhengfei, ĉefa plenuma oficisto de la ĉina kompanio Huawei, neis eblan venĝon de Ĉinio kontraŭ Apple rezulte de komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono. Li diris: "Unue, ne eblas, ke tio okazos. Due, se tio vere okazus, mi estos la unua oponanto. Apple estas la plej granda gvidanto en la mondo. Sen ĝi, ne ekzistus poŝtelefona retumado. Sen ĝi, kiu prezentas al ni la mondon, ni ne povas vidi ĝian belecon. Apple estas ankaŭ mia instruisto, ĝi progresas antaŭ ni. Kial mi, kiel lernanto, povas kontraŭi la instruiston? Mi certe ne faros tion."


– Ĉinio kaj Rusio interkonsentis pri plifortigo de tutmonda strategia stabileco.


Ĉinio kaj Rusio promesis plifortigi nuntempan tutmondan strategian stabilecon per komuna deklaro subskribita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin. La deklaro mencias, ke ambaŭ flankoj urĝas aktivan antaŭenigon de la tri kolonoj, kiuj estas sennukleigo, ne-disvastigo de nukleaj armiloj kaj paca uzo de atoma energio. La du flankoj reasertis sian senŝanceliĝan devontigon senkondiĉe efektivigi la Komunan Ampleksan Agadplanon pri la irana nuklea demando.


– Lanĉita la kirgiza versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio.


La 8an de junio en la prezidenta loĝejo de Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, okazis lanĉa ceremonio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la kirgiza lingvo kaj seminario de Ĉinio kaj Kirgizio pri administrado de lando.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments