【Facila Radio-programo】Drakboata Festo

| 2019-06-13
Bookmark and Share

 

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


Drakboata Festo


La Drakboata Festo estas tradicia ĉina festo, kiu okazas en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro. En septembro 2009 ĝi fariĝis la unua ĉina festo en la listo de UNESKO pri Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.


Estas multaj tradicioj pri la festo, kaj la du ĉefaj estas zongzi-o, piramidoforma manĝaĵo el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn, kaj drakboata konkurso.


Laŭ popola legendo, la festo estas memore al la poeto Qu Yuan. Antaŭ kelkmil-jaroj, Qu Yuan sin mortigis en Miluo-rivero. Kun la celo satigi fiŝojn, por ke ili ne manĝu lian kadavron, oni faris zongzi-ojn kaj ĵetis ilin en la riveron. Pro tio, ĉinoj havas la kutimon manĝi zongzi-on dum la festo.


Drakboato: boato kun draka kapo ĉe la pruo.


Heredaĵo: postlasaĵo, restaĵo.


Legendo: rakonto pri malnova okazaĵo, en kiu faktoj kaj imagitaj mirindaĵoj intermiksiĝas.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments