El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-libroj eniĝis en la vivon de malliberulaj infanoj

| 2019-06-12
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 31a de majo, kvin membroj de Xinxiang-a Esperanto-Asocio, gvidataj de Liu Jiahe, prezidanto de la asocio, vizitis Sun-vilaĝon de la urbo Xinxiang kaj donacis al infanoj 40 Esperantajn lerno-librojn kompilitajn de la veterana esperantisto Li Weilun, profesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.


Ili ankaŭ faris prezentadojn en la vilaĝo. Wang Baosheng, vicprezidanto de la asocio, kaj Jia Rongxia, ĝia ĝenerala sekretario, laŭtlegis la Esperantan poemon "Bela Lingvo", la vicĝenerala sekretario Liu Ling kantis "Jasmenon" en Esperanto, la membro Meng Wenli prezentis la kanton "Mia Patrujo". Jia Rongxia ankaŭ instruis kanton pri Esperantaj alfabetoj al la infanoj. La atmosfero estis varma, Esperanto donis profundan impreson al la infanoj, kaj la esperantistoj havas bonajn rememorojn pri la vizito.


Sun-vilaĝo estas neregistara filantropia organizo de Ĉinio. Ĝi ĉefe okupiĝas pri senpaga speciala edukado, psika asisto, protektado de rajtoj kaj interesoj kaj profesia trejnado al neplenkreskuloj, kiuj ne havas vartantojn, el familioj de malliberuloj. La unua Sun-vilaĝo stariĝis en 1996. Nun en Ĉinio ekzistas naŭ tiaj vilaĝoj kiuj zorgas pri pli ol mil infanoj. Ĝis nun, la organizo jam helpis pli ol dek mil infanojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments