El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kirgizaj mediatoj publikigis artikolon de ĉina prezidanto

| 2019-06-12
Bookmark and Share

La kirgiza ĵurnalo Slovo kaj la novaĵ-agentejo Kabar publikigis la subskribitan artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping marde, la antaŭtago de lia vojaĝo al Kirgizio por ŝtata vizito kaj la 19a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.


Xi klarigis per la artikolo, ke Ĉinio volas fortigi strategian reciprokan konfidon kun Kirgizio, intensigi altnivelan komunikadon, pliigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter registaroj, parlamentoj, politikaj partioj kaj lokaj instancoj, kaj plu subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al suvereneco, sekureco, teritoria integreco kaj kernaj interesoj. Li diris, ke la du landoj ankaŭ devas profundigi kunlaboron pri komuna konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", akceli kunordigon de evoluigaj strategioj, plifortigi kunlaboron en agrikulturo, infrastruktura konstruado kaj konektiteco kaj akceli la liberigon de komerco kaj investado.


Xi akcentis, ke en la pasintaj 18 jaroj depost la fondiĝo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la membroŝtatoj persistis en la principo de reciproka konfido, reciproka profito, egaleco kaj interkonsiliĝo, respektis diversecon de civilizacioj, sekvis la Ŝanhajan Spiriton kaj observis la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Traktato pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro inter la Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo fariĝis modelo por novtipaj internaciaj rilatoj surbazitaj en respekto, justeco kaj kungajna kunlaboro, kaj ludis neanstataŭigeblan rolon en la akcelado de stabileco kaj prospero de la regiono.


(ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments