El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono"

| 2019-06-04
Bookmark and Share


La 2an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono". La libro celas amplekse diskonigi la bazan staton de la konsiliĝo kaj ekspliki la starpunkton de Ĉinio.


Tio estas la dua fojo por Ĉinio publikigi ĉi-rilatan blankan libron, post aperigo de la libro "Fakto kaj Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono" en septembro de la pasinta jaro.


La blanka libro mencias, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas balasto kaj stabiligilo de la duflankaj rilatoj, kio koncernas bazajn interesojn de la duflankaj popoloj kaj prosperon kaj stabilecon de la mondo.


La blanka libro montras, ke ekde 2017, la usona registaro sinsekve lanĉis komercajn disputojn kun ĉefaj komercaj partneroj per aldono de tarifoj sur importitaj varoj. Ekde marto 2018, Ĉinio devis alpreni kontraŭrimedojn. Samtempe Ĉinio ĉiam persistas en la starpunkto solvi la disputojn per dialogo kaj konsiliĝo.


La blanka libro montras, ke lastatempe Usono deklaris pliigon de tarifoj sur ĉinaj varoj, kio malutilas al la solvo de la komercaj disputoj inter ambaŭ flankoj. Ĉinio forte oponas tion kaj devas alpreni kontraŭrimedojn.


La blanka libro emfazas, ke la starpunkto de Ĉinio ĉiam estas konsekvenca kaj klara, t.e. kunlaboro estas unika kaj ĝusta elekto por ambaŭ flankoj. Ĉinio volas solvi la komercajn diverĝojn kaj disputojn per kunlaboro, tamen Ĉinio ne cedos en tiuj principaj demandoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments