El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu estas blanka granda pando?

| 2019-05-30
Bookmark and Share


En nia impreso, granda pando, specialaĵo de Ĉinio, kutime estas nigra-blanka kaj foje bruna. Sed en la 25-a de majo, la Administracio de Nacia Natura Rezervejo en Wolong, Sichuan, publikigis foton de granda pando tute blanka. 


En la foto oni povas vidi la grandan pandon kun blankaj haroj kaj ungoj, kaj ruĝaj okuloj. Laŭ fakuloj, la granda pando estas albino kaj aĝas 1-2 jarojn. Vidinte la foton, retumanto ŝercis, ke al la patrino de la granda pando "mankas inko dum printado". 


La foto estis farita de transruĝa fotilo ĉe 2000 metroj super la marnivelo en la naturrezervejo meze de aprilo. Tio montras, ke albina geno ekzistas en la populacio de la grandaj pandoj en Wolong, sed oni ne scias ĝian sekson laŭ la nunaj donitaĵoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments