El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperos senkomiza banko funkciigata per 5G-teknologio en Pekino

| 2019-05-30
Bookmark and Share

Kiras-kesto, lanĉita de Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio, povas esti malfermita je rigardo. (Fotis raportisto Deng Wei)


La 28-an de majo en Pekino malfermiĝis la ekspozicio de financa servo sub la Ĉina Internacia Foiro pri Komerco en Servo, kun partoprenantoj de pli ol 50 financaj organizoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Teknologio por financo fariĝis altira. Multaj vizitantoj estis allogitaj de la senkomiza banko funkciigita per 5G-tekonologio de la Ĉina Konstru-Banko. 


Respondeculo de la Ĉina Konstru-Banko diskonigis la estontecon de la senkomizaj bankoj: Klientoj individuaj aŭ entreprenaj povas plenumi la procezon per intelekta maŝino sen helpo de laborantoj. Ili povas telekomunikiĝi kun laborantoj por fari konsulton kaj peti kontrolon kaj rajtigon.


Laŭ la informoj, tri tiaj bankoj aperos en Qinghua-Ĝardeno, Zhongliang-placo kaj la Financa Centro Chang'an en Pekino antaŭ la fino de junio. Pli da tiaj bankoj ekfunkcios en la dua duono de la kuranta jaro.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments