El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debato inter ĉina kaj usona televid-prezidantinoj

| 2019-05-29
Bookmark and Share


Lastatempe la debato farota inter prezidantino de la ĉina amaskomunikilo China Global Television Network Liu Xin kaj ŝia paralelulo Trish Regan de la usona Fox Business altiris vastan atenton de retanoj.


Ili decidis debaton pri komerca milito inter Ĉinio kaj Usono je la 20a horo de la 29a de majo laŭ la loka tempo de Usono.


Trish trumpetas ekonomian militon kontraŭ Ĉinio


En komento aranĝita de la kanalo Fox Business dum ora tempo en la 14-a de majo, prezidantino Trish Regan asertis malcedeme, ke la malekvilibra komerco inter Usono kaj Ĉinio estas la usona armilo kontraŭ Ĉinio.


Ŝi diris: "Se ni ĉesas aĉeti, ili ne havas profitadon. Tio estas nia armilo, kaj tio estas armilo, kiun prezidento Trump ne timas uzi."


En la diraĵoj de Trish, ŝi ripetis la vorton "ŝteli".


"Ĉiujare Ĉinio ŝtelas de ni en intelekta proprieto 600 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj eskapas el puno. Se oni ne bridos ilin, ili daŭrigos la ŝteladon."


Liu: mankas pruvo de ŝia komento 


Pri la indigna komento de Trish, Liu Xin diris unue, ke la komento de Trish pleniĝas de emocia plendo kaj instigo, tamen mankas pruvo de la komento.


Post tio, Liu diris, ke eraras ŝia citita donitaĵo -- 600 miliardoj da usonaj dolaroj perditaj de Usono ĉiujare pro ĉina ŝtelado de intelekta proprieto. 


La donitaĵo venas de raporto de Komisiono pri Ŝtelado de Intelekta Proprieto de Usono publikigita de la usona neprofitcela organizo Nacia Buroo pri Azia Esploro en 2017, kaj tio estis nur antaŭkalkulo. 


Liu diris, ke lastatempe Usono uzas la vortojn milito, armilo kaj ŝtelado por diraĵoj pri Ĉinio, kaj eĉ diris, ke Ĉinio "perfortis" usonan ekonomion.


Tiuj vortoj ne taŭgas por komerca partnero, male, ili estas por insulti malamikon.


Debato fiksita


Post tio Trish en Twitter proponis debaton kun Liu, kaj Liu rapide respondis konsenton.


Ni atendas la debaton kaj racian voĉon el Ĉinio!


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments