El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar ĉinaj aerkompanioj postulas kompenson de Boeing

| 2019-05-24
Bookmark and Share


En la 10a de marto, aviadilo Boeing 737-MAX-8 de Etiopia Flugkompanio kraŝis. Okazis du akcidentoj de aviadilo Boeing 737-MAX-8 en malpli ol 5 monatoj. Pro tio flugkompanioj de diversaj landoj ĉesigas flugadon de tiu-tipaj aviadiloj. La 21an de majo, Ĉinaj Orientaj Aerlinioj postulis kompenson de la kompanio Boeing pro perdo de flugĉeso de la aviadiloj 737-MAX.


La 22an de majo, aliaj du flugkompanioj, Aero-Ĉinio kaj Ĉinio-Suda sinsekve deklaris, ke ili postulas kompenson de Boeing-kompanio pro perdo de flugĉeso de aviadiloj Boeing 737-MAX kaj de neakurata efektivigo de mendiloj.


Krom la tri grandaj flugkompanioj, ankaŭ Xiamen-Aero petis kompenson al Boeing pro perdo de longtempa flugĉeso de 10 aviadiloj 737-MAX.


Laŭ informoj, la kompenso de Boeing-kompanio atingis 2 miliardojn da usonaj dolaroj. La sumo kreskos pro daŭra flugĉeso.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments