El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afganaj trezoroj vagantaj tutmonde

| 2019-05-21
Bookmark and Share

Ekspozicio pri afganaj trezoro en la Arta Muzeo de Tsinghua-Universitato


Arta Muzeo de Tsinghua-Universitato okazigas ekspozicion pri afganaj trezoroj. La materialoj, strukturoj kaj metio de tiuj antikvaj objektoj montras karakterojn de malsamaj civilizacioj, ekzemple la greka, persa, egipta, hindia kaj ĉina en malsamaj periodoj. Afganio -- vojkruciĝo de orienta kaj okcidenta civilizacioj -- estas perfekte reflektita en la trezoroj.


La ĉefa kuratoro de la Nacia Muzeo de Afganio, diris, ke la 231 objektoj (kompletoj) reprezentas la valoraĵojn dum la periodoj Baktria-Reĝlando kaj Kushan-Imperio.


Pro longtempa milito, multaj historiaj restaĵoj estis detruitaj.


Maldekstra foto: Budha statuo en Bamiyan antaŭ detruiĝo/Dekstra foto: La 26an de marto 2001 taliboj antaŭ detruita budho en Bamiyan (el Xinhua-novaĵagentejo)


En 2001, malgraŭ opono de la internacia komunumo, taliboj detruis la grandajn budhajn statuojn en Bamiyan, kio konsternis la tutan mondon. Ankaŭ la Nacia Muzeo de Afganio, la plej granda kun plej multe da eksponaĵoj de la lando, estis severe damaĝita pro milito. Por protekti la kulturajn objektojn, la laborantoj de la muzeo klopodis multfoje kaŝi aŭ transloki la trezorojn.


Antaŭ prezentado en Ĉinio, en 2006 tiuj objektoj komencis mondan turneon en pli ol 20 muzeoj en Francio, Italio, Nederlando, Kanado, Germanio, Japanio kaj Sud-Koreio. Ili estas protektataj tiamaniere.



En marto 2017 ili debutis en la Muzeo de la Imperiestra Palaco.


En junio 2017 post montrado en la Muzeo de la Imperiestra Palaco, laŭplane la trezoroj flugis al Usono. Tamen Usono nuligis la ekspozicion. Se ili ne povis esti akceptitaj de iu loko, ili devis reveni al la hejmloko en nestabila stato kaj alfrontis neatenditajn okazaĵojn.


Ĉe tiu momento, Ĉinio etendis manon por helpo. Tial la internacia stafetkurado fariĝis la landa.


Ĝis nun la trezoroj estis sinsekve eksponitaj en muzeoj en Dunhuang, Chengdu, Zhengzhou, Shenzhen kaj Changsha. Tsinghua-Universitato estas ilia sepa celloko.


Devizo gravurita antaŭ la pordo de la Nacia Muzeo de Afganio


Post prezentado en Tsinghua-Universitato, ili vizitos ankaŭ Nankinon, Hongkongon kaj aliajn urbojn.


Kulturo estas la komuna spirita memoro de ŝtato. Ni esperas, ke Afganio repaciĝos en baldaŭa estonteco kaj tiuj trezoroj povos reveni sian hejmlokon kaj daŭrigi rakonton pri interŝanĝoj de la orienta kaj okcidenta civilizacioj en la historio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments