El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ĉinio elektas ĝentilecon antaŭ konflikto

| 2019-05-21
Bookmark and Share


De antikva tempo Ĉinio, lando de etiketo, estas ĉiam ĝentila dum komunikado kaj eĉ antaŭ konflikto. 


Pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, la ĉina flanko ĉiam estis grande sindetenema, kaj sincere kaj zorge preparis sin por intertraktado. Eĉ post kiam Usono faris ekstreman premon sur Ĉinion per altigo de tarifoj por ĉinaj eksportaĵoj al Usono sume 200 miliardoj da usonaj dolaroj, Ĉinio ankoraŭ sendis delegacion al Usono por la 11-a altnivela intertraktado pri ekonomio kaj komerco, kaj konservis la sincerecon por solvi la problemon per intertraktado ĝis la lasta momento. Tiu agado de Usono rezultigis eskaladon de la ĉina-usona komerca konflikto, tial Ĉinio devas altigi tarifojn por usonaj eksportaĵoj al Ĉinio. Sed Ĉinio ankoraŭ esperas, ke Usono revenos al la ĝusta vojo de duflanka ekonomia kaj komerca intertraktado, kunlaboros kun Ĉinio, kaj antaŭenigos intertraktadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. 


Pri la komerca konflikto provokita de la usona flanko, la ĉina starpunkto ĉiam estas klara: neniu estas gajninto en la komerca batalo, kaj Ĉinio ne volas batali sed ne timas batali. Ĉina kaj usona ekonomioj reciproke integriĝas, kaj la pliiĝo de tarifoj fare de Usono estas malfavora al la popoloj j ĉina, usona kaj tutmonda. Pri tio Ĉinio bone konsciis, kaj ĉiam sincere konsiliĝis kun la usona flanko kaj faris sian plej grandan eblon. Samtempe, Ĉinio ankaŭ antaŭjuĝis la plej malbonan rezulton kaj sin bone preparis. La ĉina popolo scias el historia sperto neniam batali sen preparo aŭ sen certeco. Ĉinio sin preparis por la plej malbona, kaj penadas por la plej bona rezulto. En la lasta jaro, Ĉinio klopodis por stabileco de dungado, financo, importado kaj eksportado, fremdlanda kapitalo kaj investo. Pro tiuj klopodoj la ĉina ekonomio progresas en stabileco. Ĉinio havas sufiĉe da fido kaj kapablo rezisti premojn kaj riskojn, kaj ne timas batali kontraŭ Usono.


Komerca kunlaboro estas la plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono, sed la kunlaboro ankaŭ havas principon. Ĉinio neniam koncedos sur ĉefaj principoj. La pordo de Ĉinio por intertrakto estas ĉiam malfermita, kaj Ĉinio ĉiam opinias, ke Ĉinio kaj Usono havas ampleksajn komunajn interesojn kaj larĝan spacon por kunlaboro en la ekonomia kaj komerca kampoj, kaj la du flankoj devas serĉi komunan punkton flankenlasante diferencojn kaj kunlabori por kungajno. Sed intertraktado devas esti sincera kaj sekvi la principon de reciprokaj respekto kaj egaleco. La interkonsento inter la du flankoj devas esti surbaze de egaleco kaj reciproka profito. Nur kiam la du flankoj serĉas komunan punkton flankenlasante diferencojn kaj solvas problemojn kun racia kaj pragmata sintenoj, la komerco inter Ĉinio kaj Usono povas pli bone servi al la popoloj de la du landoj kaj de la mondo. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments