El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar proponoj de prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj

| 2019-05-17
Bookmark and Share


La Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj malfermiĝis en la 15-a de majo en Pekino. Homoj el 47 landoj kolektiĝis por interŝanĝo kaj lernado.


Nun, la mondo estas multpolusa, la ekonomio estas tutmonda, kulturo estas diverseca, kaj socio fariĝas pli kaj pli informadika. La homa socio estas plena de espero. La malstabileco kaj necerteco de la internacia situacio plievidentiĝas, kaj la homaro alfrontas pli severan tutmondan defion. La Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj liveris novan platformon por egala dialogo, interŝanĝo kaj lernado unu de la alia, kaj reciproka inspirado inter aziaj kaj mondaj civilizacioj.



En la malferma ceremonio de la konferenco, prezidanto Xi Jinping donis kvar proponojn:


Unue, persistu en reciproka respekto kaj egala traktado


Ĉiu civilizacio havas sian propran valoron. Ni devas sin teni je egaleco kaj respekto, forlasi arogantecon kaj antaŭjuĝon, profundigi komprenon pri la diferencoj inter nia propra civilizacio kaj la aliaj, kaj antaŭenigi dialogon kaj harmonian kunestadon de malsamaj civilizacioj.


Due, persistu en trovo kaj aprezo de alia beleco, kaj poste reciproka aprezo


Ĉiu civilizacio estas kristaliĝo de beleco kaj manifestas la belecon de kreado. Ni devas ne nur igi nian civilizacion vivplena, sed ankaŭ krei kondiĉojn por  disvolvado de aliaj civilizacioj por plibeligi la ĝardenon de la monda civilizacio.


Trie, persistu en malfermo, inkluziveco kaj lernado unu la alian


Civilizaciaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado devas esti egalaj, diversecaj kaj multdirektaj. Ni devas, kun larĝaj spiritoj, rompi la barojn de kulturaj interŝanĝoj, sorbi nutraĵojn de aliaj civilizacioj kaj antaŭenigi progreson de aziaj civilizacioj per interŝanĝoj kaj reciproka lernado.


Kvare, persistu en progreso kun la tempo kaj noviga evoluado


Daŭrigebla evoluo de civilizacio postulas adaptiĝi al disvolva tendenco de la epoko kaj krei novon forĵetante malnovon. Ni devas vigligi fonton de civilizacio kaj progreso, senĉese krei civilizaciajn fruktojn, kiu transiras spacon-tempon kaj havas konstantan ĉarmon.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments