El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazas arta ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio" en Pekino

| 2019-05-15
Bookmark and Share

De la 10-a ĝis la 26-a de majo en Nacia Arta Muzeo de Ĉinio okazas la arta ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio", kiun partoprenas 130 verkoj de 120 artistoj el 41 landoj, kiel Pakistano, Sud-Koreio, Malajzio, Japanio, Singapuro, Barato kaj Ĉinio. 


La 10-an de majo, inaŭguriĝis la ekspozicio "Kunhava Inspiro, Azia Arta Ekspozicio" en Nacia Arta Muzeo de Ĉinio.


Ĉi-foja ekspozicio celas prezenti unikajn kulturojn de la aziaj landoj kaj la simbiozan kaj kunfandiĝan kulturan originon de tiuj landoj per riĉaj vidformoj kaj artaj lingvaĵoj, kiel tuĉ-pentraĵo, ole-pentraĵo, gravuraĵo kaj skulptaĵo.


Wu Weishan, direktoro de Nacia Arta Muzeo de Ĉinio, diris ke la ekspozicio donas al ni ŝancon senti la belajn korojn de la homoj de ĉiuj aziaj landoj kaj ilian volon sopiri al paco kaj disvolvado reflektitajn en tiuj belaj verkoj. Ni renkontiĝu kaj lernu unu de la aliaj per tiuj mirindaj verkoj, kaj kune iru al pli bona estonteco. 


Verko de Wu Weishan


Verko de Israela artisto


Verko de Azerbajĝana artisto


Vizitantoj aprezas pentraĵojn.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments