El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Nestforma bazaro" kreive riĉigas kamparanojn en Ĉinio

| 2019-05-14
Bookmark and Share


En la pasintaj monatoj, fridiga aŭto, entenanta ovojn, porkaĵojn, vermiĉelojn kaj aliajn agrikulturajn produktaĵojn, ofte ekveturis frumatene de Yi-gubernio, kiu situas malproksime de Pekino je pli ol cent kilometroj, al iu loĝkvartalo de Pekino por liveri la menditajn varojn de la konsumantoj kiuj jam pagis per la poŝtelefona aplikaĵo Wechat.



Zhao Mingyi, estrarano de la vilaĝo Sanggang de Pocang-urbeto sub Yi-gubernio, diris, ke ekde la jaro 2012, ili lanĉis la projekton "nestforma bazaro" por forigi malriĉecon inter kamparanoj. La administrantoj elektis por la kamparanaj familioj specojn de agrikulturaĵoj kaj faris koncernajn regulojn pri plantado aŭ bredado. Tio helpis malriĉajn vilaĝanojn trovi novan enspezofonton, kaj dank' al tio la pohoma averaĝa jarenspezo de la vilaĝo jam atingis 7 mil juanojn.



La "nestforma bazaro" estas malriĉec-foriga modelo por kamparanoj, kiu rezultas el kunlaboro inter la loka registaro kaj Ĉina Agrikultura Universitato. Nun, en iuj malriĉaj regionoj, ekzistas produktaĵa homogeniĝo kaj komerca risko dum antaŭenigo de grandiozeca industrio, kaj disa entreprenado de kamparanaj familioj vizaĝas al malfaciloj pri malgranda skalo kaj manko de informoj. La nestforma bazaro, kiu ŝajnas "abela nesto" el familio, integris agrikulturaĵojn, kiuj kamparanoj povas produkti, amasigis ilin kaj kunligis konsumantojn kun la produktantoj per novaj mediatoj, kaj tiel la enspezo de kamparanoj altiĝos.



Wang Xiaoliang, vicdirektoro de la oficejo pri malriĉec-mildigo de Yi-gubernio, deklaris, ke kokoj, anasoj, porkoj kaj ŝafoj en la kortoj de kamparanoj, legomoj en ilia kampon, kaj melonoj, fruktoj, juglandoj kaj kaŝtanoj sur la montdeklivo kultivataj de ili, estas daŭripovaj agrikulturaj produktaĵoj, kiuj ne postulas specialan traktadon. Pro tio, ke oni ne ŝanĝis la kultivan manieron de la kamparanoj, eĉ la malfortaj vilaĝanoj povas partopreni en la projekto per bredado de kokoj kaj porkoj. Nun jam pli ol 50 agrikulturaj produktaĵoj partoprenas en la projekto. 



"Ni devas liveri al konsumantojn altkvalitajn produktaĵojn por ke ili daŭre aĉetu." Tion diris Xu Xinquan, respondeculo de la kooperativo pri furukt-arba plantado sub la projekto de Yi-gubernio. Li menciis, ke oni jam komencis rekte dissendi la plantadon kaj bredadon sur la interreto, unue tio permesas al konsumantoj laŭvole vidi la produktaĵojn kiujn ili volas aĉeti, due tio altiros pli da konsumantoj.



Samtempe, Yi-gubernio faras ankaŭ interagojn inter urbo kaj vilaĝo per malsamaj platformoj en kaj ekster interreto, ekzemple Wechat-grupoj, Wechat-kontoj publikaj, mikroblogoj, retpoŝtoj ktp., organizo de vizito al vilaĝoj kaj okazigo de interŝanĝoj inter produktantoj kaj konsumantoj. Kaj, pri la kvalito de produktaĵoj, konsumantoj povas superrigardi la produktaĵojn per la etiketo kun la vera nomo de la produntinto, kaj fonto kaj spuroj de produktaĵoj, ankaŭ per la grupo de produktantoj kaj konatuloj en la vilaĝo.


Li Wentao, oficisto de la registaro de Pocang-urbeto, diris, ke multaj konsumantoj jam esprimis sian volon pasigi kelkajn tagojn en la vilaĝo, pro tio en 2018 ili investis 181 mil juanojn por plibonigi la medion de pluraj vilaĝoj. Ĉi-jare, ili planas plifortigi turismon, por ke urbaj konsumantoj laboru kun lokaj vilaĝanoj en la kamparo, propramane plantu, kolektu, bredu kaj spertu agrikulturan kulturon. Dum tio, homoj havos novajn aĉet-bezonojn, kaj tiel la vilaĝaj ekonomio kaj kulturo plue disvolviĝos, kaj kampara prospero pli frue realiĝos.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments