El Popola Ĉinio>头条新闻>

Agadoj ĉe la Internacia Tago de Muzeoj

| 2019-05-10
Bookmark and Share

Afiŝo de la temo de la Internacia Tago de Muzeoj ĉi-jare


Baldaŭ venos la jara Internacia Tago de Muzeoj kun la ĉeftemo "Muzeoj kiel kulturaj naboj: la estonteco de tradicio", kaj la ĉefaj eventoj okazos en Hunan-a Muzeo en la 18a de majo.


En la lastaj jaroj la filmoj pri kulturo, ekzemple Majstroj en la Malpermesita Urbo, Nacia Trezoro, Se la Nacia Trezoro Parolus kaj aliaj, mirigis multajn homojn. La antikvaj kulturaj objektoj alproksimiĝas al ni, kaj eĉ iom post iom ŝanĝas nian vivmanieron.


Laŭ la donitaĵoj de la Ŝtata Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj, estis 1,008 miliardo da vizitoj al ĉinaj muzeoj pasintjare. Neatendite, ke vizito al muzeo dum feritagoj jam fariĝis kutimo.


La Ĉina Turisma Akademio montris, ke dum la feritagoj de la Printempa Festo ĉi-jare, la vizitoj al muzeoj superis 40% de 415 milionoj da turistoj/fojoj. Do kiel ĉi-jare oni celebros la daton en la ĉefa ejo?


Afiŝo de la filmo Majstroj en la Malpermesita Urbo


Krom anoncoj de la premi-listo de la plej novigaj muzeoj de Ĉinio kaj la dek plej bonkvalitaj programoj de ĉinaj muzeoj en 2018, ankaŭ estos aliaj eventoj: interreto, televido kaj radio kune aranĝos televidajn kvizojn; Hunan-a Muzeo kun iuj aliaj muzeoj okazigos ekspozicion por disvastigo de la tradicia ĉina kulturo; ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj estos invititaj al pint-forumo por diskuti pri la ĉeftemo de la kuranta jaro; kaj la agado "nokto ĉe la muzeo".


La Internacia Tago de Muzeoj estas iniciatita de la Internacia Konsilio de Muzeoj kaj fiksita en la 18a de majo kun la celo de sana disvolvado de mondaj muzeoj kaj instigo al publiko koni, partopreni kaj atenti pri aktivecoj de muzeoj.


Ĉinio aliĝis al la konsilio en 1983 kaj okazigas ĉi-rilatajn agadojn ĉiujare por la festo. Ekde 2009, la Ŝtata Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj elektas unu lokon kiel la ĉefa ejo por la celebrado, kaj ĝis nun Chongqing, Guangzhou, Shenyang, Nanning, Jinan, Nankino, Shijiazhuang, Hohhot, Pekino kaj Ŝanhajo jam estis elektitaj kiel ĉefaj ejoj por la celebrado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments