El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unuiĝintaj Nacioj lanĉis programaron por helpi landojn ĉesigi teroristojn transiri la limon

| 2019-05-09
Bookmark and Share


UN-Oficejo pri Kontraŭ-Terorismo lanĉis programaron en la 7a de majo, por helpi landojn ĉesigi translandan iradon de teroristoj. 


En la sama tago, la oficejo starigis la projekton “Kontraŭi vojaĝon de teroristoj”, kiu pere de la programaro “goTravel” helpas membrojn de UN, precipe tiujn, kiuj ne havas teknikajn rimedojn por sekvi kaj trovi suspektojn pri terorismo. La projekto celas kolekti kaj apartigi informojn de pasaĝeroj por kunhavigi ilin kun rilataj landoj kaj la internacia polica organizo.


“Antaŭ du jaroj, ni taksis, ke pli ol 40 000 armitoj de pli ol 110 landoj iris al Sirio kaj Irako por aliĝi al terorisma organizo”, diris António Guterres, ĝenerala sekretario de UN. Post kiam la terorisma organizo “Islama Ŝtato”perdis sian potencon en Sirio kaj Irako, tiuj armitoj provas reveni al siaj landoj aŭ iri aliloken, kaj tio daŭre konsistigas "seriozan transnacian minacon".


Funkciulo de UN diris, ke grava malfacilaĵo de internacia komunumo pri kontraŭ-terorismo estas interŝanĝo de informoj. Se landoj mem starigas projekton por kunhavigi informojn, tio kostos inter 10 kaj 15 milionoj da usonaj dolaroj. Nederlando jam kontribuis al la projekto kontraŭ-terorisma, por ke membroj de UN povu senpage uzi la programaron “goTravel”.


Irako kaj Srilanko estas la unuaj landoj, kiuj faris registron en ĉi tiu programaro.  


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments