El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Usono antaŭenigas la komercan intertraktadon

| 2019-05-08
Bookmark and Share


Frumatene de la 6a de majo, Usono subite anoncis, ke ĝi altigos la tarifon, sume 200 miliardoj da usonaj dolaroj, de ĉinaj eksportoj al Usono, de 10% ĝis 25% ekde la 10-a de majo. Ĉinio kaj Usono kompletigis dek altnivelajn intertraktadojn pri ekonomio kaj komerco, kaj iras al "penado por atingi interkonsenton", kaj la usona reago estas bedaŭrinda.


La proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Geng Shuang, diris en la 7a de majo, ke Ĉinio ne evitos malakordojn kaj sincere daŭrigos la komercan intertraktadon.


Li diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la intertraktado estas procezo de diskutado, kaj estas normale, ke la du flankoj havas malkonsentojn.


Reciprokaj respekto kaj profito estas la ĉefaj kondiĉoj kaj la bazo por atingi interkonsenton, li diris, ke altigo de tarifoj tute ne kontribuas por solvi la problemon.


Ĉina Ministerio pri Komerco anoncis en la 7a de majo, ke laŭ invito de la usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj la usona ministro pri financo Steven Mnuchin, la ĉina vicĉefministro Liu He vizitos Usonon la 9an kaj 10an de majo por la 11a intertraktado. 


Liu estas membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefo de la ĉina flanko por la ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.


Chen Wenling, ĉefa ekonomikisto de la Ĉina Centro por Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, diris, ke kunlaboro estas la plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono.


Se la du landoj kunlaboras, la mondo prosperos; alie, la kresko de tutmonda ekonomio malrapidiĝos, diris Chen dum konferenco en Pekino. Ŝi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Usono konsistigas 40% de la tutmonda MEP, preskaŭ 40% de la totala tutmonda produktado, kaj ĉirkaŭ 25% de la sumo de monda komerco.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments