El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Arda KS en Da Nang, Vjetnamio

| 2019-05-08
Bookmark and Share


De la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo 2019, en la vjetnama urbo Da Nang, okazis la 37-a KS--Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj. KS estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar landoj: Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio.


Ĉifoje KS estis organizita de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), kun la ĉeftemo “Man-en-mane protektu marmedion”. Entute 32 homoj partoprenis en KS, ili venis de Vjetnamio, Ĉinio, Filipinoj, Tajlando, Sud-Koreio, Japanio, Singapuro, Rusio, Irano, Hispanio, Demokratia Respubliko Kongo kaj Germanio.


Organizantoj de la 37-a KS


La KS-urbo Da Nang estas marborda urbo, kiu troviĝas en la centra parto de Vjetnamio. En la 30a de aprilo, KS-anoj ekskursis en la granda ludejo Vinpearl Nam Hoi An. 


En la granda ludejo Vinpearl Nam Hoi An


Ekskurso en la antikva urbeto Hoi An


Dum KS okazis kaj seriozaj kaj amuzaj eventoj. Ĉeestantoj diskutis pri junulara movado en aziaj landoj, prelegis pri marmedio, okazigis AMO-seminarion (Aktivula Maturigo) kun la temo "Kiel okazigi E-aranĝon amikan al la medio". Junuloj aranĝis ankaŭ konkurson “S-ro Esperantisto”kaj “Perfekta Paro”, lernis tajan dancon kaj ludis Esperantan vortludon. 


AMO-seminario


Prelego pri la ĉeftemo


Internacia Vespero ĉe la maro


Kandidatoj de konkurso “Perfekta Paro”



Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments