El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Hortikultura Ekspozicio de Pekino akceptis 327 mil vizitantojn/fojojn dum feritagoj de Laborfesto

| 2019-05-06
Bookmark and Share

Zhejiang-provinca Ĝardeno. Foto el Pan Zhiwang


Inter la 1a tago kaj la 11a horo de la 4a tago de majo, la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino akceptis 327 mil vizitantojn/fojojn.


Kvar pavilonoj kaj teatro estas la plej ŝatataj


Lei Lei, grupestro de ampleksa administrado de la ekspozicia ĝardeno, diris, ke la Ĉina Pavilono, Internacia Pavilono, Pavilono pri Sperto de Vivo, Plant-Pavilono kaj Guirui-Teatro estis la plej ŝatataj cellokoj. Ĝis la 11a horo de la 4a de majo ili akceptis entute 734 mil vizitantojn/fojojn. 


Yongning-turo malproksime. Fotis Guo Hongsong, raportisto el Guangming-tagĵurnalo.


Pekina Tago


La 1an de majo estis malfermita la Pekina Tago kun la temo "Bela Pekino brilas en la ekspozicio". En tri tagoj estis preskaŭ 50 aktivecoj, inkluzive de prezento pri farado de pekin-stila manĉurina robo, harmonia incenso kaj aliaj nemateriaj heredaĵoj, verkoj de flor-aranĝo, dancoj, akrobataĵoj kaj ĥoroj. Ili montris la atingojn de Pekino en progreso de mediprotekto, historio kaj kulturo, disvolvado de metropolo kaj komunikado kun aliaj landoj.


Prezento de ĥoro en la inaŭguro de la Pekina Tago


Fremdlandaj ĉeestantoj


Multaj fremdlandanoj ĉeestis en la evento de la Pekino Tago. En tri tagoj la evento akceptis preskaŭ 200 fremdlandanojn en ses grupoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj. En la inaŭguro ĉeestis ses internaciaj organizoj, inkluzive de Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj kaj Internacia Ĉambro de Komerco kaj Monda Federacio de Ĉambroj, kaj 118 ambasadoroj al Ĉinio kaj fremdlandaj lernantoj el Alĝerio, Bahamoj, Ĉilio, Latvio, Litovio, Meksiko kaj Slovakio.


Karnavalo sur la placo de la Internacia Pavilono


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments