El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildoj de konstruaĵoj sur monbiletoj de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo"

| 2019-04-30
Bookmark and Share

Bildoj de gvidosignaj konstruaĵoj aŭ grandaj projektoj, konstruitaj de ĉinaj kompanioj, troviĝas sur monbiletoj de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Tio vivece montras la rezultojn de kunlaboroj kadre la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj vojaĝemuloj povas viziti tiujn lokojn.


Alĝerio


Ekde februaro, tiuj, kiuj atingas la ĉefurbon Alĝero de Alĝerio en norda Afriko, povas vidi sur la plej nova versio de monbileto de mil dinaroj la bildon de la nova gvidosigna konstruaĵo de Alĝerio: la moskeo Djamaâ.


Monbileto de mil dinaroj de Alĝerio 


La 265-metra minareto de la moskeo estas la plej alta minareto en la mondo. La projekto estis konstruita de Ĉina Ŝtata Konstru-inĝenieria Kompanio.


Kuvajto


Kuvajto, post la fino de Golfa Milito, presis la bildon de sia novkonstruita centra banko sur la nova versio de monbileto. Tio donis al ĝia popolo kaj ankaŭ al la mondo fidon pri la rekonstruado de la lando.


Monbileto de kvin dinaroj de Kuvajto


La nova domego de la centra banko, kies bildo estas presita sur la monbileto de kvin dinaroj, estis konstruita de Ĉina Ŝtata Konstru-inĝenieria Kompanio.


Srilanko


La karba termoelektra centralo en Puttalam, presita sur la monbileto de cent rupioj, estas la unua karba termoelektra centralo de Srilanko, la plej granda projekto post fondiĝo de la lando kaj la plej granda kunlabora projekto inter Srilanko kaj Ĉinio.


Monbileto de cent rupioj de Srilanko


Laoso


Dum vojaĝo en Laoso, vi povas malkovri, ke la hidroelektra centralo Nam Leuk, bildigita sur la monbileto de 20 000 kipoj, estis konstruita de Ĉinio. Ĝi estas la unua hidroelektra centralo konstruita post la fondiĝo de la Laosa Popola Demokratia Respubliko.


Monbileto de 20 000 kipoj de Laoso


Taĝikio


En la nacia biblioteko, en la ĉefurbo Duŝanbo de Taĝikio, vi povas fotiĝi tenante la monbileton de 200 somoni-oj enmane.


Monbileto de 200 somoni-oj de Taĝikio


Tajlando kaj Kenjo


En Tajlando kaj Kenjo, la ponto Rama VIII en Bangkoko kaj la gvidosigna konstruaĵo de Kenjo -- la Internacia Sport-Centro Moi, estas presitaj respektive sur la monbiletoj de 20 taja bahtoj kaj 20 kenjaj ŝilingoj.


Monbileto de 20 tajaj bahtoj de Tajlando


Ne forgesu viziti tiujn lokojn kiam vi vizitas Tajlandon aŭ Kenjon.


Monbileto de 20 kenjaj ŝilingoj de Kenjo


Gvineo


En Gvineo, lokano donis al mi kelkajn plastajn monbiletojn de 20 000 gvineaj frankoj. Tiu bileto estas la plej granda monunuo en la lando. Sur ĝia dorso estas presita la bildo de la hidroelektra centralo Kaleta, la plej granda kaj ampleksa hidroelektra centralo de la lando.


 Monbileto de 20 000 gvineaj frankoj de Gvineo


Tiu centralo, la plej granda kunlabora projekto inter Ĉinio kaj Gvineo, multe mildigas la mankon de elektroprovizo.


Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments