El Popola Ĉinio>头条新闻>

Delegacio de Ĉina Internacia Eldona Grupo vizitis Nacian Politikan Eldonejon de Vjetnamio

| 2019-04-29
Bookmark and Share

Delegacio de ĈIEG (maldekstre) interparolas kun reprezentantoj de Nacia Politika Eldonejo de Vjetnamio. (fotita de Du Pengpeng)


La 25-an de aprilo, Lu Cairong, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), vizitis la Nacian politikan Eldonejon de Vjetnamio kaj interparolis kun ĝia aganta direktoro kaj ĉefredaktoro Pham Chi Thanh. 


Lu proponis, ke la du flankoj pliprofundigu kunlaborojn, diskonigu rakontojn pri Ĉinio kaj Vjetnamio, akcelu kulturan interŝanĝon inter la du landoj kaj interkomprenon inter dulandaj popoloj.


Pham Chi Thanh esperas plifortigi kunlaborojn kun ĈIEG por ke vjetnamaj legantoj legu pli da ĉinaj libroj.


La du flankoj ankaŭ detale diskutis pri la revizio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la vjetnama lingvo kaj pri la traduko kaj eldono de la dua volumo de la libro.


Post la kunsido, Lu, en la nomo de ĈIEG, donacis al la eldonejo Ĉinio Hodiaŭ, Kvin Jaroj de La Zono kaj Vojo kaj aliajn librojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments