El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kuba ambasadoro al Ĉinio: "La Zono kaj Vojo" liveras novan vojon al tutmondiĝo

| 2019-04-28
Bookmark and Share

Kuba ambasadoro al Ĉinio, Miguel Angel Ramirez Ramos


La dua Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo ĵus finiĝis en Pekino. Antaŭ nelonge kuba ambasadoro al Ĉinio Miguel Angel Ramirez Ramos akceptis intervjuon de la programo "intervjuo de ambasadoroj laŭlonge de La Zono kaj Vojo", fare de Ĉina Interreta Informa Centro.


Prezidanto: Ĉi-jare estas la 70a datreveno de fondiĝo de nova Ĉinio. Kion vi pensas pri disvolvado kaj ŝanĝo de Ĉinio?


Miguel Angel Ramirez Ramos: Ĉi-jare estas la 70a datreveno de fondiĝo de nova Ĉinio, kaj tio estas signifoplena. En tiuj jaroj, precipe en la 40 jaroj post reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio akiris admirindan progreson. Ekzemple pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco. Tio estas la elstara marko de la sukcesa ĉina modelo, kaj ĝi donas al ni referencon. Mi pensas, ke la disvolvado de Ĉinio en la estonteco ne nur estas atendo de la ĉina popolo, sed ankaŭ tiu de la homaro.


Prezidanto: En aprilo okazis la dua Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo en Pekino. Kiujn defiojn "La Vojo kaj Zono" alfrontas kaj kiujn demandojn ĝi devas solvi, viaopinie?


Miguel Angel Ramirez Ramos: Mi pensas, ke ĝi estas bona ŝanco, ĉar ĝi liveras novan vojon al tutmondiĝo, surbaze de kungajna celo. Tio estas nova maniero por integri ŝtatajn resursojn, kaj multaj aferoj devas esti plibonigitaj. Mi opinias, ke la praktikado de Ĉinio refutis la eraran penson de okcidento pri tio, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas "kaptilo". Oni devas konscii, ke pro la iniciato, iuj gravaj projektoj disvolviĝis en centra Azio kaj Afriko. Ni esperas, ke tiuj projektoj disvolviĝos ankaŭ en Latin-Ameriko.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments