El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Hortikultura Ekspozicio en 2019 estigos novan rekordon pri la nombro de eksterlandaj partoprenantoj

| 2019-04-26
Bookmark and Share

La 20-an de aprilo, okazis provo en la ĝardeno de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio. Pli ol 60 mil homoj eniris en la ĝardenon por testi ĝiajn serv-kapablojn.


La 28-an de aprilo inaŭguriĝos la Internacia Hortikultura Ekspozicio en 2019. La organizanto jam komplete finis la preparadon, kaj la loko estas plene preparita por bonvenigi en- kaj eksterlandajn turistojn.   


Wang Hong, vicurbestro de Pekino, vicdirektoro kaj ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio, diris ke dum la ekspozicio estos ĉirkaŭ 2500 kulturaj aktivaĵoj okazigitaj de pli ol 60 landoj kaj internaciaj organizoj. Ĝis nun 110 registaraj kaj pli ol 120 neregistaraj partoprenantoj konfirmis sian partoprenon. La ĉi-foja ekspozicio estigos novan rekordon pri la nombro de eksterlandaj partoprenantoj en la historio de A1-nivelaj Internaciaj Hortikulturaj Ekspozicioj.




La 20-an de aprilo, okazis provo en la ĝardeno de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio. Pli ol 60 mil homoj eniris en la ĝardenon por testi ĝiajn serv-kapablojn.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments