El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ganaa ambasadoro al Ĉinio: La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas prudenta decido

| 2019-04-26
Bookmark and Share

Edward Boateng, ganaa ambasadoro al Ĉinio


Inter la 25a kaj 27a de aprilo en Pekino okazas la dua Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Edward Boateng, ganaa ambasadoro al Ĉinio, ricevis intervjuon de ĉina amaskomunikilo.


Sun Chao, vic-ĉefo de Disvolv-Esplora Pensbanko: La jaro 2018 markis la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. En la lastaj 40 jaroj, kelkcent milionoj da ĉinoj liberigis sin de malriĉeco. Ankaŭ Ganao klopodas plibonigi la vivon de sia popolo. Kion vi pensas pri reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio?


La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio


Edward Boateng: Mi pensas, ke reformo kaj pordmalfermo estas utila al Ĉinio. Sen tio, Ĉinio ne povus esti tiel progresema kiel nun. Reformo kaj pordmalfermo kondukas Ĉinion al tutmondiĝo. Se ni komparas Ĉinion kun aliaj landoj, ni malkovras, ke reformo kaj pordmalfermo havas grandan influon sur Ĉinion. Ĉinoj devas esti dankemaj, ĉar ili havis Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj aliajn sagacajn gvidantojn. Ankaŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo" proponita de prezidanto Xi Jinping estas prudenta decido.


Mi ĉeestis la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion. En la ekspozicio, la ĉina merkato estis malfermita al la tuta mondo. Iuj subtenis la ekspozicion, iuj kontraŭis ĝin, kaj aliaj maltrankviliĝis. Delonge, reformo estas malfacila afero, nur bravaj gvidantoj kuraĝas fari reformon. Tial mi opinias, ke ĉinoj estas bonŝancaj, ĉar en ĉiu generacio aperas nova gvidanto, kiu gvidas Ĉinion al la ĝusta direkto en malsama periodo. Mi pensas, ke tio estas tre grava. Ĉinio okupas gravan lokon ne nur en politiko, sed ankaŭ en ekonomio, scienc-teknikoj kaj aliaj kampoj.


Mi vizitis multajn lokojn en la mondo. Kompare kun Afriko, eĉ kun Usono, Germanio kaj aliaj disvolviĝintaj landoj, Ĉinio disvolviĝas tre rapide. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio plenumis la celojn, kiujn disvolviĝintaj landoj plenumis en cent jaroj. Tio estas senprecedenca historie. Mi pensas, ke ĉinoj devas esti fieraj pro havo de tiom elstaraj gvidantoj.


Edward Boateng, ganaa ambasadoro al Ĉinio (dekstre) kaj Sun Chao


Sun Chao: Kio estas de vi plej ŝatata frazo el Ganao?


Edward Boateng: Mi plej ŝatas la frazon: Ganao superas helpon. En Ganao, viro ne povas esti respektata pro tio, ke li estas viro. Viro gajnas respekton pro zorgo pri si mem, siaj infano kaj edzino kaj preno de la familia respondeco. Se viro ebriiĝas ĉiutage, kaj li ne povas porti ŝarĝon pri lernokosto de sia infano kaj ĉiutaga elspezo de la familio, li ne povas gajni respekton de aliaj. En la ganaa kultutro, estas diraĵo: Viro, kiu ne povas prizorgi sin mem, ne indas respekton de aliaj.


Ĉinio ricevis helpon de aliaj, kaj nun ĝi estas memstara. Ankaŭ Ganao devas dependi de si mem, kaj teni la sorton en siaj manoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments