El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana amaskomunikilo: aktiva AIIB estas kontentiga

| 2019-04-22
Bookmark and Share

Tiu artikolo venas de la germana tagĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung de la 11a de aprilo.



Antaŭ tri jaroj, Ĉinio fondis en Azio novan evoluigan bankon, t.e. Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB). Nun ĝi tre aktivas en Eŭropo. La germana registaro estas kontenta pri ĝia laboro. 


Fine de marto, Ĉinio kaj Italio subskribis memorandon de interkompreno pri disvolvado kadre de "La Zono kaj Vojo", kio altiris publikan atenton pri la forta kresko de AIIB. AIIB fariĝis ekvilibra punkto en Azio por la Monda Banko.


Hodiaŭ AIIB havas 70 membrolandojn, kaj aliaj 23 landoj deziras membriĝi. Ĝis la mezo de 2018, ĝi jam investis 5 miliardojn da usonaj dolaroj en 28 projektoj de 13 landoj. La banko helpas Pakistanon konstrui aŭtovojon, financas retaliron en Omano, kaj disvastigs staciojn por akvopumpado en Manilo. 


Eĉ en Vaŝingtono, la opinio pri AIIB pliboniĝas. Tamen kelkaj homoj opinias, ke Ĉinio havas tre grandan influon en tiu banko. La germana pensfabriko Heinrich-Böll-Stiftung komisiis ekonomikiston priesplori AIIB-on, kaj li opinias, ke AIIB estas multflanka institucio, tamen ĉiuj gravaj decidoj estas faritaj de Ĉinio. Ĉinio havas voĉdonrajton je 26.52%. Fakte, ĉar ĉiuj gravaj decidoj postulas aprobon de tri kvaronoj da plimulto, la banko ne povas fari ian ajn grandan ŝanĝon al la volo de Ĉinio.


Pri tio, Joachim von Amsberg, germana vic-prezidanto de AIIB, klarigis, ke "ankaŭ malplimulto de akciuloj havas vetoon, kaj tio estas por protekti malgrandajn akciulojn, ne por protekti la intereson de Ĉinio. Krome, preskaŭ ĉiuj decidoj de la estraro estas faritaj post konsiliĝo. Ĉinio ne fariĝos superrigard-komitato por kontraŭi interesojn de aliaj landoj. Ĉinio interesiĝas pri respondeco anstataŭ taktikaj ludoj.”


Sendube, kiel trijara organizo, AIIB ja havas problemojn. Amsberg esprimis, ke AIIB havas propran sistemon por pritrakti plendojn: oni priesploras, analizas la problemon kaj serĉas la plej bonan solvon.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments