El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion egipta eks-ĉefministro diris pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo"?

| 2019-04-18
Bookmark and Share

Essam Sharaf, eksa ĉefministro de Egiptio (foto el interreto)


Lastatempe, Essam Sharaf, eksa ĉefministro de Egiptio, ricevis intervjuon de ĉina raportisto en Kairo, ĉefurbo de Egiptio. Li diris, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" tre akordiĝas kun la 17 celoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri daŭripova evoluigo. Profundigo de kunlaboroj pri "La Zono kaj Vojo" kontribuos por realigi tiujn celojn.


Septembre de 2015, 193 membrolandoj de UN aprobis la agendon pri daŭripova disvolvado ĝis 2030, kun 17 celoj pri sen-malriĉeco, nul-malsato, sano, feliĉo kaj aliaj kiel kerno. Ĝi celas forigi malriĉecon kaj malsaton, egaligi virojn kaj virinojn, trakti klimatan ŝanĝon kaj plifortigi internacian kunlaboron por daŭripova disvolvado. 


Essam Sharaf klarigis, ke la ĉina iniciato kovras vastajn kampojn kiel politika interkomunikado, infrastrukturaj kunligoj, faciligo de komerco, kolekto kaj cirkulado de mono kaj popola interkomunikiĝo. Tio estas tre akorda kun la celoj de UN por progresigi ekonomion kaj socion, kaj krei por homoj estontecon pli bonan kaj pli daŭripovan. 


Li diris, ke UN ne menciis koncernajn mekanismon pri interlandaj kunlaboroj por realigi la celojn, kaj la ĉina iniciato estas unu el la plej praktikaj manieroj por ilia realigo.


Essam Sharaf diris ankaŭ, ke la iniciato estas tre grava por la disvolviĝantaj landoj. Dum mallongaj 40 jaroj Ĉinio ŝanĝis sin de malriĉa kaj malforta lando al la dua plej granda ekonomio en la mondo. Pere de kunlaboroj kadre de la iniciato, disvolviĝantaj landoj povas ne nur lerni ĉinajn spertojn, sed ankaŭ gajni grandan helpon por progresigi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments