El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rigardo de Eŭropo al "oriento" kompreneblas

| 2019-04-08
Bookmark and Share

Ĉina kaj luksemburga ĉefministroj atestas subskribon de dulandaj interkonsentoj. (Foto el retejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉina Popola Respubliko)


Lastatempe ofte disiĝis bonaj informoj pri pluaj kunlaboroj inter Azio kaj Eŭropo. Antaŭ nelonge, post Italio, Luksemburgio subskribis kun Ĉinio komprenan memorandon pri kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo".


Ĝis nun pli ol 20 eŭropaj landoj pozitive reagis kaj ekpartoprenis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Jean-Claude Juncker, prezidanto de Eŭropa Komisiono, diris ke Eŭropa Unio volas ludi pozitivan rolon en konstruado de "La Zono kaj Vojo". Angela Merkel, germana kanceliero, emfazis ke "La Zono kaj Vojo" estas grava projekto, en kiu eŭropaj landoj volas partopreni.


Pri la motivo de partopreno en la iniciato, itala vicministro pri ekonomia disvolvado Michele Geraci konstatis: "Italio ne povas perdi la ŝancon." Brita amaskomunikilo BBC raportis, ke nun en Eŭropo estas serioza konflikto, tiu-momente ĉinaj investo kaj komerco, ĝia iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tre allogaj por membrolandoj de Eŭropa Unio.


La firma volo kaj agado de Ĉinio pri malfermo altiras Eŭropon. Parolante pri kunlaboro kun Ĉinio, Zeno D' Agostin, ĉefo de havenoficejo en Trieste de Italio, diris ke ĵeto de sia rigardo al Ĉinio estas komprenebla, ĉar itala haveno volas kunlabori kun landoj, kiuj "brakumas la mondon".


Holger Bingmann, prezidanto de Germana Asocio de Fremda Komerco kaj Pograndistoj, montris: "'Ĉinio-fobio' estas senkaŭza. Germanio ne estas viktimo de ĉina ekonomia progreso, male ĝi estas profitanto." Franca ĵurnalo Les Échos raportis, ke nun la demando ne plu estas, ĉu oni devas iri en Ĉinion, kaj estas kion oni devas fari en la lando.


Franca prezidento Emmanuel Macron diris: "La fortaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, surbaze de klara celo, forta postulo kaj granda idealo, estas evidenta fakto kaj racia elekto en la 21-a jarcento." Laŭ strategia kaj longtempa vidpunkto, profundigo de reciprokaj integriĝo kaj komunikado inter Ĉinio kaj Eŭropo estas utila por la du flankoj kaj la mondo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments