El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina savtaĉmento helpas Mozambikon kontraŭ epidemio

| 2019-04-02
Bookmark and Share


Antaŭ duon-monato, Mozambiko estis damaĝita de la tropika ciklono Idai. Nun ekzistas pli ol 130 malsanuloj pro ĥolero en Sofala, provinco forte damaĝita de la ciklono. Laŭ peto de la mozambika registaro, ĉina registaro sendis savtaĉmenton al la lando. La 25an de marto, tuj post sia atingo, la taĉmentanoj komencis urĝan savadon kaj medicinan asiston al lokanoj. Samtempe, ili ankaŭ agadas kontraŭ ebla epidemio.





La 29an de marto, en elementa lernejo, kie provizore loĝas katastrofaj suferintoj en Beira, ĉefurbo de Sofala-provinco, membro de ĉina savtaĉmento ŝprucigis medikamentojn por seninfektigi.


"Ni celas bari la infektadon kaj bremsi la rapidan malsaniĝon de multaj homoj, por ke la katastrof-trafita regiono ne fariĝu epidemia regiono." Tion deklaris Zhu Wei, ĉefo de la subtaĉmento por seninfektigo de la ĉina savtaĉmento. Li diris ankaŭ, ke nun estas ŝlosila momento, ĉar la viv-kondiĉoj en multaj provizoraj loĝejoj estas malbonaj, do se oni ne anticipe faros ion, eble okazos terura afero. "Samtempe, ni ankaŭ diskonigas al lokanoj higienajn informojn kaj gvidas ilin kiel eviti epidemion. Ni instigis ilin ekzameni akvotubojn kaj kanalojn, prizorgi balaaĵajn forĵetejojn kaj purigi manĝejojn."


Laŭ diskonigoj, la ĉina savtaĉmento jam seninfektigis regionojn de pli ol cent mil kvadrataj metroj, kie estas provizoraj loĝejoj, lernejoj, orfejoj, setlejoj de lokaj ĉindevenuloj kaj fabrikoj. Tiu agado multe plibonigis la san-kondiĉojn de tiuj lokoj, kaj ricevis laŭdojn de la loka registaro. 


La 28an de marto, mozambika prezidento Filipe Nyusi intervidiĝis kun reprezentantoj de UN-organizo pri savado post katastrofo, Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj aliaj internaciaj organizoj. La ĉina savtaĉmento ĉeestis al la intervidiĝo kiel la ununura internacia savtaĉmento. La prezidento diris, ke post okazo de la katastrofo, la lando ricevis helpojn kaj konsolojn el la tuta mondo, precipe valoregan helpon el Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments