El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diskutoj pri propono de "La Zono kaj Vojo" en jara kunveno de Boao-Forumo por Azio

| 2019-04-01
Bookmark and Share

Subforumo kun la titolo "'La Zono kaj Vojo' 'pavimas vojon' por tutmondiĝo" en la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio


Inter la 26a kaj la 29a de marto en Boao okazis la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio.


Kian rolon la iniciato "La Zono kaj Vojo" ludas en la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco? Ĉu ĝi estas por ripari muron aŭ pavimi vojon? Ĉu Ĉinio sole disvolvos sin aŭ kunlaboros por kungajno? La propono de "La Zono kaj Vojo" estis varme diskutita de ĉeestantoj de la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio.


"La Zono kaj Vojo" fariĝis fokuso


"Italio estas la unua membro de Grupo-7, kiu aliĝis al la iniciato de 'La Zono kaj Vojo', por kompensi la perditan tempon." Post la subforumo kun la titolo "perspektivoj de la monda ekonomio por 2019: certeco kaj necerteco", Michele Geraci, itala vicministro pri ekonomia disvolvado, estis ĉirkaŭita de kelkdek raportistoj. Lastatempa aliĝo de Italio al la iniciato estis multe atentita de ĉeestantoj.


Dum pli ol kvin jaroj post lanĉo de la iniciato, la vojo de kunlaboro fariĝis pli kaj pli larĝa. Multaj ĉeestantoj diris, ke partopreno de diversaj landoj kontribuas por fari la iniciaton malferma, inkluziva, egaleca kaj kungajna estas efika rimedo por ŝanĝi la necertan situacion de la mondo kaj efektivigi la homaran komunumon de komuna estonteco. 


"La Zono kaj Vojo" lumigas la mondon


Ĉeestantoj opiniis, ke la iniciato proponita de Ĉinio kaptas la kernon de la silkvoja spirito. En la mondo, kie antitutmondiĝo iom leviĝas kaj la internacia situacio ŝanĝiĝas, oni vidas novan lumon.


Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, diris, ke la esenco de la disvolvado de la iniciato estas fortigi kunlaboron de la monda ekonomio kaj akceli kunan disvolvadon per konektado de infrastrukturo kaj diversaj kampoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments