La statoj kaj perspektivoj de infrastruktura financado en Azio: "La Zono kaj Vojo" kontribuas por reduktado de komercaj kostoj
Okazas en Boao-urbeto de Hainan-provinco, Ĉinio, la ĉi-jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, inter la 26-a kaj la 29-a de marto. En la unua tago la forumo publikigis kvar akademiajn raportojn, nome Ekonomia integriĝo en Azio, Emerĝantaj merkatoj kun 11 ekonomioj kiel reprezentantoj (inkluzive de Argentino, Brazilo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Sud-Koreio, Meksiko, Rusio, Saud-Arabio, Sud-Afriko kaj Turkio), La konkurenciva rango de aziaj ekonomioj kaj La statoj kaj perspektivoj de infrastruktura financado en Azio.
La statoj kaj perspektivoj de infrastruktura financado en Azio, unuafoje lanĉita ĉi-jare, montras, ke konstruado de infrastrukturoj ludas gravan rolon en antaŭenigo de kreskado de komerco kaj investo, malriĉec-reduktado kaj disvolvado. Laŭ statistikoj, pro la efektiviĝo de investoj pri infrastrukturo kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", komunikaj kostoj inter ekonomioj, partoprenantaj en la iniciato, evidente reduktiĝis. La komercaj kostoj inter la ekonomioj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" reduktiĝis je 3.5%. Danke al infrastrukturoj, la komerca kosto inter tiuj ekonomioj kaj aliaj ekster "La Zono kaj Vojo" ankaŭ reduktiĝis je 2.8%. Tio montras la signifon de infrastrukturo en ekonomia disvolvado.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat