El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du ĉinaj romanoj debitataj en Britio

| 2019-03-25
Bookmark and Share

Kovrilo de la angllingva versio de la novelo La Tri-korpa Problemo


Laŭ la brita tagĵurnalo The Guardian la vendokvanto de tradukitaj noveloj en Britio lastjare kalkuliĝis al pli ol 2,6 milionoj da ekzempleroj kontraŭ 20,7 milionoj da pundoj, kun kresko de 5,5% laŭ donitaĵoj el la merkat-enketa kompanio Nielsen, kaj la vendado atingis la pinton ekde la jaro 2001 post kiam la kompanio komencis rilatan enketon. La artikolo mencias sep tradukitajn novelojn, interalie du el Ĉinio. Ĝi diras: "Scienc-fikciaj kaj fantaziaj romanoj el Ĉinio, kiel La Tri-korpa Problemo verkita de Liu Cixin kaj Legendoj de la Kondor-Herooj de Jin Yong, havas grandan debiton."


La enketo de Nielsen montras, ke en la pasintaj 18 jaroj, la vendokvanto de tradukitaj noveloj en la brita libromerkato multe kreskis; dum la vendokvanto de britaj literaturaj verkoj stagnas.


Kovrilo de la angllingva versio de la romano Legendoj de la Kondor-Herooj


Sur la fono de eliro el la Eŭropa Unio, britaj legantoj montras fortan intereson pri noveloj el aliaj eŭropaj landoj. La vendokvanto de franca literaturo okupas la unuan lokon, je 17% de la totalo de tradukitaj noveloj. Preskaŭ 100 mil ekzempleroj de la angllingva versio de la libro Lulkanto de la franca verkisto Leïla Slimani estis venditaj lastjare, okupante la kvaran lokon en la listo de la dek tradukitaj noveloj kun plej bona vendokvanto en Britio lastjare.


Aparte atentindaj estas noveloj el norda Eŭropo. Inter la kvin bone venditaj tradukitaj noveloj, escepte de la novelo Lulkanto, devenas el norda Eŭropo ĉiuj aliaj, inkluzive de La Soifanto kaj Macbeth de la norvega verkisto Jo Nesbo, titolita krim-novela reĝo en norda Eŭropo, kaj La Akcidencaj Pliaj Aventuroj de la Centjarulo de la sveda verkisto Jonas Jonasson.


Anna Holmwood estas la makleristo de la kopirajtoj de la franca novelo Lulkanto, la norvega novelo La Soifanto kaj la sveda novelo La Akcidencaj Pliaj Aventuroj de la Centjarulo kaj la tradukinto de la angllingva versio de la ĉina romano Legendoj de la Kondor-Herooj. Ŝi diris, ke la novaĵo vekis sensacion en la eldona rondo de Britio.


Ŝiaopinie, la eldon-merkato de Britio estis konsiderata konservativa, kaj laŭ britaj eldonistoj la verkoj el aliaj landoj ne havis bonan perspektivon. Ŝi diris: "Fakte ni ne devas kulpigi la legantojn pri la problemo. Sukcesa vendado de la verkoj de Jin Yong kaj Liu Cixin en la brita merkato montras al ni, ke niaj legantoj volas legi novajn librojn kaj ili estas malfermaj al novaj rakontoj kaj medioj. Enhavoj pri indiĝenaj aferoj trovis subtenantojn. Mi pensas, ke la britaj eldonistoj estas tre konservativaj, kaj iuj devas havi kuraĝon rekomendi novajn aferojn. La britaj legantoj estas pli malfermaj ol tiuj en multaj aliaj landoj, ĉar ĝia socio estas bunta."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments