El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis Xi Jinping kaj Emmanuel Macron en Nico

| 2019-03-25
Bookmark and Share


Vespere de la 24a de marto en Nico renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron. Ankaŭ Peng Liyuan, edzino de Xi Jinping, kaj Brigitte Trogneux, edzino de Emmanuel Macron, ĉeestis la renkontiĝon.


Xi diris, ke la ĉina-francaj rilatoj sanaj kaj stabilaj estas signifohavaj por la longtempa disvolvado de la du landoj, kaj havos gravan influon sur la mondon. La du flankoj devas senĉese esplori novajn kampojn por kunlaboro, estigi novajn kreskpunktojn kunlaborajn, puŝi kunan konstruadon de "La Zono kaj Vojo" jam deciditan kaj kiel eble plej frue efektivigi la triaflankan projekton de kunlaboro kaj havi rezulton. La ĉina flanko volas daŭre fortigi strategian komunikadon kaj kunordigon kun la franca flanko en aferoj de UN, reformo de la Monda Komerca Organizo, klimata ŝanĝo kaj aliaj gravaj demandoj. Ĉinio konstante subtenas eŭropan integriĝon, kaj atendas, ke Francio ludos pli aktivan rolon de gvido kaj antaŭenigo en ĉina-eŭropaj rilatoj.


Macron diris, ke lia vizito al Ĉinio lastjare estis sukcesa kaj ĝoja. En pli ol unu jaro, la du flankoj efektivigis akordojn atingitajn de li kaj prezidanto Xi, kio puŝas la interŝanĝojn kaj kunlaboron en ekonomio, scienc-tekniko, kulturo kaj aliaj kampoj. Francio atentas kaj donas gravecon al la iniciato "La Zono kaj Vojo". Francio rigardas Ĉinion kiel gravan strategian partneron kaj laŭdas la gravan rolon kaj kontribuon de Ĉinio en traktado de klimatŝanĝo kaj aliaj internaciaj aferoj. Francio volas plu intensigi strategian komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio, ludi gvidan rolon en ampleksaj kaj strategiaj franca-ĉinaj rilatoj, konservi plurflankismon kaj akceli mondajn pacon kaj prosperon.


Prezidanto Xi aŭte atingis Nicon kaj komencis la ŝtatan viziton al Francio, post fino de la ŝtata vizito en Monako.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments