El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuo kun Ricardo Maria Monti, pintmanaĝero kaj fakulo pri ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio

| 2019-03-21
Bookmark and Share

 de Pietro Fiocchi 


“Mi esperas, ke tiu ĉi vizito permesos plian paŝon antaŭen en ekonomia kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio.”


Riccardo Maria Monti estas la prezidanto de Triboo, la ununura kompanio pri elektronika komerco en Italio kaj en la tuta suda Eŭropo, kiu havas ĉiujn oficialajn atestojn por agi en la ĉina merkato kune kun la tri ĉefaj e-komercaj platformoj: WeChat, Alibaba kaj Baidu. 


S-ro Monti estas la kunordiganto de la import-eksporta teamo kaj de la laborgrupo Italio-Ĉinio ĉe la itala Ministerio pri Ekonomia Evoluo. Li jam estis dum pluraj jaroj la prezidanto de la Agentejo por la Pliigo eksterlanden kaj la Internaciigo de la italaj entreprenoj. Dum sia profesia vivo s-ro Monti estris kelkajn kompaniojn kaj respondecis pri multaj ekonomiaj projektoj en malsamaj landoj de Oriento kaj Okcidento. 


Krome, nia interparolanto etas universitata profesoro pri ekonomio kaj entrepren-administrado, fakoj pri kiuj li magistriĝis en Italio kaj doktoriĝis en Usono.


Prof. D-ro. Riccardo Maria Monti


S-ro Riccardo Maria Monti afable konsentis respondi al niaj demandoj:


Hodiaŭ Prezidanto Xi Jinping invitite de la itala Prezidanto vizitos Italion. Pri tio kion vi atendas? Kunlaborojn? intershanĝojn? 


Mi esperas, ke tiu ĉi vizito permesos plian paŝon antaŭen en ekonomia kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio. Preter la polemikoj de tiuj ĉi tagoj, fakto estas, ke inter la grandaj eŭropaj ekonomioj Italio estas tiu, kiu hodiaŭ havas pli malgrandan ĉeeston en la granda azia giganto. 


Baldaŭ okazos Boao-Forumo, kiom grava ĝi estas?


Mi havis bonŝancon ĉeesti la Boao-Forumon en la jaro 2012, kune kun la delegacio de la tiama itala ĉefministro Mario Monti. Mi rimarkis kiel en la lastaj jaroj la Forumo iĝis la “ĉina Davos” kaj mi scias kiom atente la ĉina registaro prizorgas enhavojn kaj mesaĝojn de la Forumo. Mi aldonas, ke mi ankaŭ partoprenis en la Tutmonda Forumo de Davos pasintjare, kiam Prezidanto Xi mirigis ĉiujn laŭdante liberan komercon.


Ĉina registaro alvokas al malferma ekonomio kaj opinias ke la homaro havas komunan estontecon. Tial oni devus intensigi kunlaboron por prosperigi la mondan ekonomion. Kio estas via opinio? 


Persone mi kredas, ke Ĉinio, same kiel Eŭropo kaj precipe Italio, povas nur akiri utilon dank’al libera komerco. Ĝi ne estas ludo kun nula sumo, en kiu unu gajnas kaj la alia malgajnas. La datenoj de la lastaj 50 jaroj montras, ke la komerca evoluo kontribuas por reala kresko de ĉiuj grandaj ekonomioj.


Pro tio, la devizo de Boao-Forumo “Kunpartigita estonteco, Interkonsentita agado, Komuna disvolvo” ĝuste estas konfirmo pri tiu ĉi tendenco. 


Kia vi juĝas la novan leĝon pri fremdaj investoj en Ĉinio?


En la pasinteco, lokaj administracioj havis malsamajn investajn politikojn. Nun, ekzistas naciaj leĝoj, kiuj promesas pli stabilajn kaj sekurajn interŝanĝojn kun Ĉinio. Gravaj temoj kiel protekto de markoj kaj de teknologio estos pli multe garantiitaj, konsekvence tio potenciale pliigos la fidon de la fremdaj kompanioj por investado en Ĉinio.


Oni devus konsideri tiun ĉi leĝon en pli granda bildo, en kiu Ĉinio estas transformiĝanta en evoluintan ekonomion, kiu devas altiri entreprenojn pri altaj teknologioj kaj faras produktojn kun alta aldonvaloro, laŭ la celoj de Farita en Ĉinio 2025.


La tempoj de Ĉinio kiel simpla "fabriko de la mondo" jam pasis. Tiu ĉi rolo moviĝas al evoluantaj ekonomioj kiel Indonezio aŭ Vjetnamio, Ĉinio pli kaj pli iĝas lando kun teknologioj, precipe en la cifereca sektoro, konkurencokapablaj je tutmonda nivelo. 



Riccardo Maria Monti en Ŝanhajo kun Yang Xiong, tiama urbestro (maldekstre) kaj Han Zheng, ĉina registara gvidanto


La Zono kaj Vojo: kiel vi taksas tiun ĉi ĉinan iniciaton kaj kiujn avantaĝojn ĝi alportos al Italio?


La Zono kaj Vojo estas iniciato, kiu celas krei avantaĝajn kanalojn por importado kaj eksportado de Ĉinio. Ĉar Mediteraneo ree havas centrecon post duobligo de la Sueza Kanalo, tio ebligos, ke Italio povu akiri utilon de tiu ĉi komercado.


La havenoj de Triesto kaj Ĝenovo estis determinitaj kiel albordiĝaj punktoj en Eŭropo de la Mara Silka Vojo. Interkonsento pri la iniciato La Zono kaj Vojo kuntrenos ekonomiajn avantaĝojn dank’al pliigo de la varfluo en tiuj ĉi areoj. 


Tiurilate mi opinias, ke la Memorando eldiras ĝeneralajn principojn kaj ĝi ne kreas jurajn devontigojn por nia lando. 


Tion dirinte, mi pensas, ke Italio bezonus zorgi pri siaj pozicioj ene de la eŭropa kadro. Al la tablo de la grandaj internaciaj interkonsentoj Italio devus iri sub la eŭropa flago kaj ne sole. Sole bedaŭrinde ni estas tute malgravaj.


Kiujn aliajn kunlaborajn projektojn Ĉinio kaj Italio povus konsideri por reciproka avantaĝo?


Ekonomioj de Italio kaj Ĉinio estas plejparte unu al alia kompletigaj. En sektoroj kiel sanzorgado, agrara mekanikigo kaj medio, la itala scipovo povus esti aparte altvalora por helpi Ĉinion progresigi la rilatan sektoron.


Tamen, ni ne forgesu ke Italio mem estas du-rapideca lando, kies sudo ankoraŭ suferas. Ĉinio povus alporti investojn por revigligo de nia suda Italio.


Riccardo Maria Monti tostas kun Jack Ma


Kion vi pensas pri la disvolvo de Ĉinio en la lastaj jaroj?


La laŭgrada moviĝo de ekonomio dominata de eksportado kaj investoj al iu bazita sur konsumado funkcias. Tio ĉi estas bona novaĵo, ĉar ĝi ebligos korekti grandajn financajn malekvilibrojn de la pasintaj jaroj, kiam kaj komerca eksceso kaj altiritaj investoj igis Ĉinion amasigi tridek miliardojn da dolaroj ĉiujare. 


Krome, la kreskanta atento al mediaj temoj estas bona novaĵo por la tuta mondo. Ni vidas la rapidan reduktadon de karba konsumado, la disvastiĝon de elektraj aŭtoj, la disvolviĝon de fervojaj infrastrukturoj kunligitaj al la iniciato La Zono kaj Vojo kaj reduktadon de la cifereca ekskludo.


Hodiaŭ pli ol 800 milionoj da ĉinoj ĉiutage informiĝas, babilas kaj aĉetas interrete.


Kiu estas via opinio pri la estonteco de Ĉinio?


En la vido de Prezidanto Xi, Ĉinio deziras esti tutmonda gvidanto antaŭ 2050. Mi kredas, ke ni jam vidas tion.


*Fotoj ĝentile donitaj de s-ro Riccardo Maria Monti


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments