El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunsido pri Xi Jinping: Regado de Ĉinio en Romo

| 2019-03-21
Bookmark and Share

Kunsido de ĉinaj kaj italaj legantoj de la libro


Antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Italio, en Romo okazis kunsido de ĉinaj kaj italaj legantoj de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kunaranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj ĉina ambasadorejo en Italio. Vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Jiang Jianguo, ĉina ambasadoro al Italio Li Ruiyu kaj aliaj entute ĉirkaŭ 200 ĉinoj kaj alilandanoj ĉeestis la kunsidon, preziditan de prezidanto de la Ĉina Internacia Eldon-Grupo Du Zhanyuan.


Jiang Jianguo, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faras paroladon en la kunsido. Fotis Zhao Duo, raportisto de Popol-retejo.


Jiang Jianguo voĉlegis la respond-leteron fare de prezidanto Xi al Paolo M. Reale, direktoro de la roma lernejo Convitto Nazionale Vittorio Emanuele II, kaj ĝiaj ok lernantoj, kaj donacis al ili la duan volumon de la ĉinlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio kun subskribo de prezidanto Xi.


Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldon-Grupo, faras paroladon en la kunsido. 


Jiang diris en sia parolado, ke la libro estas vaste atentata kaj populara en diversaj landoj. Ĝi estas unu el la verkoj de gvidantoj kun profunda influo internacie kaj malfermas pens-fenestron por ke la internacia komunumo konu la atingojn, disvolvan motivon kaj perspektivon de Ĉinio.


Italaj lernantoj diskutas pri la libro en la kunsido. Fotis Zhao Duo, raportisto de Popol-retejo.


Du emfazis, ke la libro koncentre montras la pensojn de prezidanto Xi kaj de la Komunista Partio de Ĉinio pri administrado de la lando kaj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo. Pro tio ĝi estas vaste atentata kaj laŭdata de ĉinaj kaj alilandaj legantoj kaj la internacia komunumo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments