La mondo en la pasinta semajno
La 12-an de marto, en Karaĉio, Pakistano, modeloj prezentis vestojn de la marko Sana Safinaz dum la Pakistana Mod-Semajno.
La 13-an de marto, por celebri la jaran Tagon de Elefanto, okazis en Ayutthaya de Tajlando diversaj aktivaĵoj. En la foto oni nutras elefanton.
La 15-an de marto, en la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko, UN-laboranto gardis silenton omaĝe al UN-funkciuloj mortintaj pro aviadila kraŝo en Etiopio. La 10-an de marto, aviadilo de la flugkompanio Ethiopian Airlines elteriĝis el la ĉefurbo de Etiopio, Adis-Abebo, kaj kraŝis survoje al Najrobio, ĉefurbo de Kenjo. Tio kaŭzis morton de 157 pasaĝeroj kaj laborantoj, inkluzive de 21 funkciuloj de UN.
La 13-an de marto, en la urbo Lagos de Niĝerio, savantoj serĉis vunditojn post la disfalo de tri-etaĝa konstruaĵo. Laŭ raporto en la sekva tago, 18 personoj mortis kaj pli ol 60 estis savitaj.
La 16-an de marto, en Novjorko de Usono, okazis parado sur la Kvina Avenuo por festi la Tagon de Sankta Patriko.
La 15-an de marto, en la urbo Modi'ín, proksime al Jerusalemo, homoj partoprenis en aktivaĵoj por celebri Purimon, tradicia festo de Judismo.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat