El Popola Ĉinio>头条新闻>

Repurigo de riveroj de Ĉinio estis laŭdita de UN

| 2019-03-18
Bookmark and Share


La 12an de marto, la Programo de UN pri Homa Setlado kaj la Universitato Tongji kune publikigis la raporton "Fari urbojn daŭripovaj per repurigo de poluitaj riveroj: spertoj de Ĉinio kaj aliaj landoj" en la 4a Asembleo de UN pri Medio. Sinjorino Maimunah Mohd Sharif, plenuma direktoro de la programo, diris, ke la spertoj de Ĉinio en batalo kontraŭ rivera poluado estas modelo por aliaj disvolviĝantaj landoj.



Sharif laŭdis Ĉinion pro la klopodoj pri purigo de rivera akvo en urboj per rimedoj teknika, administra kaj financa, kiuj inkludas la kreivan regulon pri "riverestro" por pli bone fari ĝeneralan aranĝon. Ŝi esperas, ke la raporto povos helpi la ŝtatestrojn de aliaj disvolviĝantaj landoj lerni ĉinajn spertojn kaj atenti administradon de eluzita akvo kaj repurigon de poluitaj riveroj.


La raporto analizis la venontajn defiojn de disvolviĝantaj landoj pri repurigo de poluitaj riveroj, sisteme resumis la administrajn kaj teknikajn metodojn por purigi riverojn, kaj diskonigis rebonigon de la medio ĉe la rivero Suzhou en Ŝanhajo de Ĉinio kaj regadon de riveroj en aliaj disvolviĝantaj landoj, celante akceli plenumojn de la tagordo de UN pri daŭripova disvolvadoo ĝis 2030 kaj tiu pri novaj urboj. 


La raporto klarigis, ke la rivero Suzhou estis unu el la plej malpuraj riveroj en Ĉinio pro la loĝantara denseco kaj konstruaĵa multeco. La sukceso de ĝia repuriĝo rilatas al la zorgado de loka registaro, kunordigo de registaraj departementoj, penado de sciencistoj, utiligo de novaj teknikoj kaj partopreno de la publiko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments