El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang respondis al rusa raportisto: Komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio havas potencialan forton kaj povas pligrandiĝi

| 2019-03-15
Bookmark and Share


Matene de la 15a de marto, post la fermo de la 2a Sesio de la 13a TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de raportistoj ĉinaj kaj alilandaj en la Granda Popola Halo.


Raportisto de rusa novaĵagentejo ITAR-TASS faris demandon: Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Tio havas mejloŝtonan signifon al la ambaŭflankaj rilatoj. Pasintjare la negocado inter Ĉinio kaj Rusio unuafoje superis la monsumon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, laŭ vi, kiajn novajn atingojn havos la ambaŭflankaj rilatoj kaj komercaj kunlaboroj en la kuranta jaro?


Li Keqiang respondis: Ĉinio kaj Rusio estas reciproke la plej grandaj najbaroj. La bonaj kaj stabilaj rilatoj inter ili ne nur profitigas ambaŭ, sed ankaŭ la regionon kaj la mondon. Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Dum la pasintaj 70 jaroj, ambaŭflankaj rilatoj iris sur nesimpla vojo, kaj nun ni povas taksi ĝin altnivela. Niaj reciprokaj politikaj fidoj senĉese kreskas, kulturaj interŝanĝoj senĉese profundiĝas, precipe pasintjare kiam la monda komerco malkreskis, la monsumo de negocoj inter Ĉinio kaj Rusio superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio povas esti nova signo, ĉar ĝi prezentas ke niaj kunlaboroj havas grandan potencialan forton. Sekve, ni povas plivastigi la komercan kunlaboron. Eblas antaŭenpuŝi programojn kaj grandajn kaj malgrandajn, ekzemple grandaj konstruoj kaj komercaj negocoj, kunlaboroj inter etaj firmaoj kaj translandlima interreta komercado. Eblas ankaŭ kunlaboroj en aviada kaj aerspaca kampo kaj interpopolaj interŝanĝoj. Ni klopodas por konservi la akiritajn fruktojn kaj celas al duobliĝo de negoca monsumo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments