El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis al raportisto de EFE: Rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo ne nur profitigos ambaŭ, sed ankaŭ la mondon

| 2019-03-15
Bookmark and Share

Post la fermo de la 2a Sesio de 13a TPK, Li Keqiang, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝis kun en- kaj eksterlandaj raportistoj kaj respondis iliajn demandojn.



Raportisto de hispana novaĵagentejo EFE faris demandon: Ĉu vi opinias, ke la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono estas ŝanco aŭ negativa influo sur la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo? Kiel vi rigardas rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo por la kuranta jaro?


Li Keqiang respondis: La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono estas duflankaj. Ni ne utiligos la trian flankon, nek damaĝos la trian flankon. Ĉinio estas la plej granda disvolviĝanta lando kaj Eŭropa Unio estas la plej granda unio de disvolviĝintaj landoj. Ni povas diri, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas gravaj polusoj inter mondaj polusoj, kaj la disvolvo de ambaŭflankaj rilatoj ne nur profitigas Ĉinion kaj Eŭropon mem, sed ankaŭ la mondon.


Certe, Ĉinio kaj Eŭropo, kiel plej grandaj reciprokaj partneroj en komercado, havis kaj havas kunlaborojn kaj ankaŭ problemojn. Tamen, ni jam havas spertojn solvi tiajn problemojn por longa periodo. Miaopinie, ni devas daŭrigi uzi tiujn spertojn, inter kiuj la plej grava estas fortigi interfidon. Nun ni antaŭenpuŝas ĉina-eŭropan intertraktadon pri investado. Ni celas esti reciproke malfermitaj por investado, kaj tio profitigos ambaŭ flankojn, kaj certe, tio devas esti egale profitdona. Mi pensas, ke ambaŭ flankoj devas rigardi unu la alian laŭ malferma sinteno, taŭge solvi konfliktojn dum kunlaborado, kaj stabile disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. En la sekva monato, mi vojaĝos al la ĉefsidejo de Eŭropa Unio por partopreni en la nova Pintkunveno de Ĉinio kaj Eǔropa Unio. Mi esperas, ke en tiu kunsido, ambaŭ flankoj povos rigardi siajn rilatojn laŭ strategia kaj longdaŭra vidpunkto, akceli la rilatojn sane kaj stabile disvolviĝi laŭ reciproka respekto, interkompreno kaj sinteno por antaŭenigi kunlaboron.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments