El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang: La tendenco pri progreso de ĉin-usonaj rilatoj ne ŝanĝiĝos kaj ne devas ŝanĝiĝi

| 2019-03-15
Bookmark and Share

La 15an de marto, en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj al la Dua Sesio de la 13a TPK. Fotis Liu Bin, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


Matene de la 15a de marto, post la fermo de la Dua Sesio de la 13a TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj en la Granda Popola Halo.


La 15an de marto, en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj al la Dua Sesio de la 13a TPK. Fotis Ding Haitao, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


Raportisto el la usona novaĵagentejo Bloomberg:


En la lastaj kelkaj monatoj estis multaj raportoj pri ĉin-usona komerco, ĉu la du landoj atingos koncernan interkonsenton kaj eventoj pri teknikoj. Usono avertas aliajn landojn ne uzi telekomunikajn aparatojn el Ĉinio, ĉar tiuj aparatoj eble estas uzataj por superrigardi tiujn landojn. En la 40 jaroj post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, suspektado kaj konkurado en la dulandaj rilatoj nuntempe ŝajne estas pli multaj ol antaŭe. Kiel vi opinias pri la nunaj ĉin-usonaj rilatoj kaj la estonteco de la dulandaj rilatoj?


Ĉina ĉefministro Li Keqiang:


Mi pensas, ke en la 40 jaroj post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la dulandaj rilatoj konstante progresis kaj akiris riĉajn fruktojn. Kompreneble estas malfacilaĵoj kaj ŝanĝoj, tamen la tendenco pri progreso neniam ŝanĝiĝas, ĉar vasta aro da komunaj interesoj kunligas la du landojn. Niaj komunaj interesoj estas pli multaj ol diverĝoj.


Dum la ĝenerala stabileco inter la dulandaj rilatoj, ofte estas konfliktoj. Lastatempe elstariĝis komerca konflikto, tamen interkonsiliĝo inter la du landoj neniam ĉesas.


Ĉinio kaj Usono estas du grandaj ekonomioj. Post kelkdekjaraj disvolvado kaj kunlaboro, la du landoj estas nedisigeblaj. Estas nereale kaj neeble, ke iuj volas apartigi la du ekonomiojn. Ni kredas, ke la dulandaj popoloj estas saĝaj kaj kapablas solvi kaj regi la konfliktojn kaj diverĝojn por antaŭenpuŝi stabilan kaj sanan disvolvadon de la dulandaj rilatoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments