Vinilkosmo riskas malaperi!
Vinilkosmo, la ĉefa muzikeldonejo de Esperantujo, publikigis en sia februara informletero gravan mesaĝon, klarigante pri sia delikata financa situacio. Jen la mesaĝo sube, legu ĝin kaj kontribuu por la revigligo de Vinilkosmo!
Informletero n-45, februaro 2019
Saluton kara muzikŝatanto!
Ni pardonpetas al ĉiuj, januare nia retejo ne funkciis bone, multaj homoj ne sukcesis mendi kaj pagi la albumojn...
Tiu situacio bonŝance solviĝis. Dankon pro via komprenemo!
Grava Alarmo
Muzika aktivado de VINILKOSMO kompromitita!!!
Tre bedaŭrinde ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al esperanto-muziko en la jaro 2018 kun gravaj konsekvencoj: estas ege malmultaj diskovendoj, sed ankaŭ ege malmultaj elŝutvendoj.
Paralele pli kreskis la elsendflua aŭskultado, sed tre bedaŭrinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivtenigi la eldonejon kaj baras tutan eblan perspektivon.
Pro tio estis kreita la ABONKLUBO, kiun ni vidis kiel alternativon helpe de la justa elsendfluejo (Divercities Music) por pludaŭrigi la muzikproduktadon kaj eldonadon. Sed tre bedaŭrinde post tri jaroj da ekzisto ni devas konstati ke ankaŭ la ABONKLUBO malsukcesas...
Videble homoj preferas daŭre aŭskulti muzikon senpage en aliaj retejoj (kiel Deezer, Youtube aŭ Spotify).
Vinilkosmo provos ankoraŭ elteni unu plian jaron, sed se en 2019 ne inversiĝos la situacio kaj ne multobliĝos abonantaro de la ABONKLUBO kaj la uzantaro de Divercities Music, Vinilkosmo devos fermi.
Konsekvencoj de la fermo de Vinilkosmo estos jenaj:
- Tuja malapero de la katalogo de Vinilkosmo en la reto (propra muzika platformo, sed ankaŭ en Divercities Music kaj en ĉiuj aliaj muzikaj platformoj kie nun estas disponebla la katalogo de la eldonejo).
Tio signifas ke en Deezer, Spotify, ktp., vi ne plu povos aŭskulti muzikon de VINILKOSMO-katalogo.
- Malaperos la ebleco de regula muzikproduktado, eldonado de novaj albumoj de artistoj, aŭ reeldonoj de malnovaj albumoj.
Kiel eviti fermon de Vinilkosmo ?
Esperantistoj devas konscii ke ne eblas uzi kaj aŭskulti esperanto-muzikon sen subteni ĝin pli aktive kontribuante por ke ĝi pluvivu.
Do konklude kaj praktike, la nura alternativo por eviti fermon de VINIKOSMO estas ke ĉiuj homoj kiuj volas daŭre povi aŭskulti esperanto-muzikon (el la katalago de Vinilkosmo) aliĝu al la ABONKLUBO (eĉ se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de abonantoj.
Sen tio, en 2020 tute malaperos la muzik-katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.
Dankon por via atento kaj via subteno!
La tuta teamo de Vinilkosmo
El Informletero de Vinilkosmo
Redaktis Rafael Henrique Zerbetto
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat