El Popola Ĉinio>头条新闻>

Voĉoj | Kiel fakuloj taksas la Leĝon pri Fremda Investo? (II)

| 2019-03-15
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 8-a de marto, la leĝprojekto pri fremda investo estis submetita al la dua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Pluraj senvoĉdon-rajtaj delegitoj el Usono kaj eŭropaj landoj ĉeestis la kunvenon kaj akceptis intervjuon. Ili opinias, ke usonaj kaj eŭropaj komercistoj multe atentas pri la leĝpropono.


Ma Yue: "Ili havas preskaŭ samajn rajtojn de ĉinaj entreprenoj"



Ma Yue, transmara deputito en la sesio, prezidanto de la Uson-Ĉina Promocia Asocio pri Paca Unueco en Novjorko kaj ĉefa ekonomikisto de la QBE Asekura Grupo en Usono, diris en intervjuo, ke la leĝprojekto donas tre klaran kaj detalan difinon en antaŭenigo, protektado kaj administrado pri fremda investo. Ĝi ludos pozitivan rolon por investo kaj entreprenado de fremdaj entreprenoj en Ĉinio, pozitive efikos en reduktado de leĝa nedefinitiveco kaj utilos por reguligi procezojn kaj fortigi administradon. La leĝo per la negativa listo klare difinas la kampojn malpermesitajn por fremdaj entreprenoj; en aliaj kampoj ili havas preskaŭ samajn rajtojn de ĉinaj entreprenoj.


Shi Qianping: "La malfermo menciita hodiaŭ ne temas pri landlima rimedo, nek permeso por merkat-eniro, sed temas pri justa konkurado por fremdaj produktoj, servoj kaj entreprenoj post eniro en la ĉinan merkaton"



Shi Qianping, usona senvoĉdonrajta deputito, prezidanto de Uson-Ĉina Ligo de Entreprenistoj, diris en intervjuo, ke la malfermo menciita hodiaŭ ne temas pri landlima rimedo, nek permeso por merkat-eniro, sed temas pri justa konkurado por fremdaj produktoj, servoj kaj entreprenoj post eniro en la ĉinan merkaton. La ekonomia kunveno de la centra komitato de la partio, okazinta en la 21-a de decembro 2018, elmetis antaŭenigon de malfermo al pli alta nivelo kaj klopodon por stabiligi fremdajn komercon kaj investon. En la parto "antaŭenigi ĉiuflankan malfermon" estas unuafoje menciitaj adaptiĝo al nova situacio, utiligo de nova karakterizo, antaŭenigo de malferma transformado de komercaĵ- kaj faktor-fluec-tipaj al regul- kaj sistem-tipa, plivastigo de merkat-eniro, ĉiuflanka praktiko de administra sistemo de antaŭ-merkat-enira negativa listo, protekto al rajtoj kaj interesoj de fremdaj entreprenistoj, precipe pri intelekta proprieto en Ĉinio, kaj permeso al entreprenoj investataj de fremduloj entrepreni en pli vastaj kampoj.


Yang Tengbo: "Estas tre bona novaĵo favora al ĉiuj transmaraj entreprenoj, ke la leĝo donos jur-nivelan garantion en ĉina komerca medio"



Yang Tengbo, brita senvoĉdonrajta deputito kaj aganta prezidanto de la Brit-Ĉina Komerca Asocio, diris: "Estas tre bona novaĵo favora al ĉiuj transmaraj entreprenoj, ke la leĝo donos jur-nivelan garantion en ĉina komerca medio, kaj tio pliigos la definitivecon de fremda investo en Ĉinio."


Li diris, ke brita kaj eŭropa komerca rondo multe atentas pri la leĝo. Unuflanke ĝi solvas la problemon pri enirebleco de fremda investo. La publikigo de la negativa listo donas al investantoj el Brito kaj Eŭropaj landoj tre klaran celon, nome en kiujn kampojn kaj sektorojn ili rajtas eniri.


 Li diris: "Aliflanke la leĝo solvas la problemon pri restigo de investantoj. Antaŭe oni supozis, ke investi en Ĉinio alportas nedefinitivecon. Ĉi-foje la leĝprojekto estas submetita al la Tutlanda Popola Kongreso, ĝi multe pliigas la definitivecon, ekzemple malpermesi devigan transdonon de intelekta proprieto; la transdono okazos surbaze de plena interŝanĝo kaj interkonsento inter ambaŭ flankoj, tio fortigos fidon de fremdaj investantoj."


Yang Tengbo diris, ke nun Britio estas spertanta svingiĝon kaj nedefinitivecon ekonomie dum svinga fazo kaŭzita de forlaso de Eŭropa Unio. La lando jam ĵetis sian rigardon al ĉina merkato kun 1.4 miliardo da loĝantoj. Multaj britaj entreprenoj havas deziron kunlabori kun Ĉinio. "Post elbako de tiu ĉi leĝo ili estos pli fidoplenaj". 


Redaktoro: Chen Ji


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments