El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reprezentanto de fremda partio: ĉina sperto pri nacia solidareco meritas lernadon

| 2019-03-14
Bookmark and Share

Fremdaj gastoj vizitas Xinjiang-an RIVAL-an Teknikan Kompanion. (Foto el Xinhua-a Novaĵagentejo, fotita de Ding Lei, la 26-an de februaro)


La 27-an de februaro, en Urumĉio okazis kunveno kun la temo "Naciaj politiko kaj solidareco de Ĉinio en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono". Ĝin ĉeestis pli ol 200 fremdaj gasto el 50 partioj de ĉirkaŭ 30 landoj. Antaŭ la kunveno, ili vizitis Xinjiang kaj persone spertis lokan disvolvadon de ekonomio kaj socio.  


"La Komunista Partio de Ĉinio igis Xinjiang unu el la plej perspektivaj regionoj. Lokaj politikoj pri mildigo de malriĉeco, kresko de laborpostenoj kaj aliaj temoj donis al mi profundan impreson. Ĉinaj spertoj pri nacia solidareco meritas nian lernadon", diris Nguyen Lam, vicministro pri nacia movado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. 


C.P. Mainali, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Nepalo, konstatis, ke dum vizito en la piedira strato Granda Bazaro, stratoj, loĝkvartaloj, moskeoj kaj aliaj lokoj, li propraokule vidis la prosperon kaj stabilecon de Xinjiang kaj harmonion inter homoj el diversaj nacioj. "En la mondo estas multaj plurnaciaj landoj, tamen ne estas certe, ke ĉiuj politikfarantoj de tiuj landoj povas sufiĉe konsideri interesojn de ĉiuj nacioj." Li diris, ke KPĈ prizorgas ĉiujn naciojn de Ĉinio kaj garantias iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn. Tio estas lerninda por multaj landoj. 


Ĝenerala sekretario de la Perua Komunista Partio Luis Villanueva havas similan senton. Li diris, ke Ĉinio havas vastan teritorion kaj multajn naciojn. Pro tio administrado de la lando estas malfacila. Konsiderante lokajn kondiĉojn, KPĈ elfaris serion da politikoj kaj rimedoj favoraj al Xinjiang-anoj, kiuj feliĉigis tieajn diversnaciajn homojn kaj prosperigis kaj vigligis la socion.


"Xinjiang estas modelo pri nacia solidareco," Aleksei Leskin, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Rusio, diris ke Rusio kaj Ĉinio ambaŭ estas plurnaciaj landoj, kaj realigo de harmonia kunestado de malsamaj nacioj estas grava tasko de la du landoj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments