El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj flugkompanioj ĉesigas komercan flugadon de aviadilo Boeing 737-8

| 2019-03-12
Bookmark and Share


La 10an de marto, kraŝis aviadilo Boeing 737-8 de la flugkompanio Ethiopian Airlines. Tiu estas la dua akcidento de Boeing 737-8, post tiu de la flugo JT610 en Indonezio, kiu okazis en la 29a de oktobro 2018.


Konsiderante la fakton, ke ambaŭ akcidentoj havas similecojn -- ili okazis dum ekflugo de ĵus liveritaj aviadiloj Boeing 737-8, por certigi sekurecon de civila aviado en Ĉinio, la Administrejo de Civila Aviado de Ĉinio ordonis, en la 11a de marto, ke ĉiuj enlandaj flugkompanioj de Ĉinio ĉesigu komercan flugadon de Boeing 737-8.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments