【Facila Radio-programo】Agado de Ĉinio kontraŭ malpurigo de la naturo estas efika

| 2019-03-12
Bookmark and Share


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio:


Agado de Ĉinio kontraŭ malpurigo de la naturo estas efika


La 5an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en la grupa diskuto de la reprezentantoj el la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso. Li rimarkis, ke oni devas esplori novan vojon por altkvalita evoluigo, kun ekologio kiel bazo kaj verda evoluigo kiel celo, kaj oni devas plie konservi la ekosistemon kaj batali kontraŭ malpurigo de la naturo.


"Ĉinio multe elspezas pri renovigeblaj energifontoj, precipe venta kaj suna energioj, estigas landan komercan sistemon pri karbona ellaso kaj kuraĝigas produktadon kaj uzon de elektraj aŭtoj. Pro tio, la agado de Ĉinio kontraŭ malpurigo de la naturo estas efika", diris Daniel Gardner, esploristo de Centro pri Medio, Ekologia Planado kaj Daŭripova Evoluo sub la usona Altlernejo Smith. Li pensas, ke "la serio de pragmataj rimedoj montras la klopodojn de Ĉinio por konservi la medion."


Aŭtonoma: memstara rilate al la tutaĵo, al kiu ĝi apartenas.


Ekologio: scienco pri la rilatoj de la vivuloj inter si kaj kun sia medio.


Ekosistemo: sistemo, konsistanta el specifa fizikokemia medio kaj sia karakteriza vivularo.


Pragmata: Rigardanta la faktojn nur el la vidpunkto de ilia praktika valoro.


Reprezentanto: anstataŭanto de iu en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj.


Sesio: kunsida periodo de parlamento, asembleo aŭ juĝa instanco.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments