Okazis la 10-a Dandong-a Kongreso de Esperanto
La 9-an de marto, en Yalujiang-domego de Dandong-urbo, en Liaoning-provinco de Ĉinio, okazis la 10-a Dandong-a Kongreso de Esperanto, kiun partoprenis ĉirkaŭ 60 personoj.
Oni resumis la atingojn de la 9-a konsilio de la Dandong-a Esperanto-Asocio dum la lastaj 10 jaroj, inkluzive de tiuj en la kampoj de disvastigo, instruado kaj diskonigo de Esperanto, okazigo de Esperanto-seminarioj kaj aktivecoj. Personoj kiuj elstare agadis por Esperanto ricevis laŭdojn. Okazis ankaŭ voĉdonado por elekti membrojn de la nova konsilio.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments