Ĉina prezidanto akcentas kamparan revigligon kaj altkvalitan disvolvadon
Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis plenfortajn klopodojn por revigligo de vilaĝoj kun baza modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj.
Li faris la rimarkojn, kial li aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj el Henan-provinco de la jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.
Xi aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por antaŭenigi la reformon de la proviz-flanka strukturo en agrikulturo por garantii nutraĵan sekurecon kaj konstrui modernigon de efika agrikulturo. Xi ankaŭ alvokis plifortigi protekton de agrikultura ekologia medio kaj preventon kaj regadon de poluo.
El: CRI
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat