El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona klerulo: Agado de Ĉinio kontraŭ poluo havas unuan efikon

| 2019-03-08
Bookmark and Share

La dezerto Mau Us post ekologia regado


La 5an de marto kiam ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en la grupa diskuto de la reprezentantoj el la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en la 2a Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, li emfazis, ke oni devas esplori novan vojon por altkvalita disvolvado, kun ekologio kiel la unua kaj verda disvolvado kiel celo, kaj oni devas plie protekti la ekosistemon kaj batali kontraŭ poluo. Fremdlandaj fakuloj kaj kleruloj laŭdas la decidojn kaj rimedojn faritajn de Ĉinio por antaŭenigi la ekologian progreson, opiniante, ke laŭleĝa ekologia protekto de Ĉinio estas modela.


"Ĉinio investas multe pri renovigeblaj energifontoj, precipe venta kaj suna energioj, starigas landan komercan sistemon pri karbona ellaso, instigas produktadon kaj uzon de elektraj aŭtoj, pro tiuj faroj, la agado de Ĉinio kontraŭ poluo havas unuan efikon," diris Daniel Gardner, esploristo de Centro pri Medio, Ekologia Plano kaj Daŭripova Evoluo sub la usona Kolegio Smith. Li pensas, ke "la serio de pragmataj rimedoj montras la klopodojn de Ĉinio por konservi la medion."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments