Franca ĵurnalo Eŭropa Epoko: Ĉinio ĝustatempe antaŭenigas la leĝon pri fremda investo
La projekto de leĝo pri fremda investo estos ekzamenita kaj voĉdonita en la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso.
Franca ĵurnalo Eŭropa Epoko opinias, ke evoluintaj kaj evoluantaj landoj klopodas altiri al si fremdan investon kaj streĉas la konkuradon, pro tio Ĉinio ĝustatempe antaŭenigas la leĝon pri fremda investo.
Ĝi klarigis, ke malsame ol antaŭe, Ĉinio ne nur liveras favorajn politikojn al fremdaj investantoj, sed ankaŭ plibonigas la komercan medion por ili. La leĝo difinas starigon de labora mekanismo por apelacio de fremdaj investantoj, administron de negativa listo por merkataliro, protekton de intelekta proprieto de fremdaj investantoj kaj malpermeson de deviga teknika transdono. La difinoj konformas al petoj de fremdaj investantoj kaj liveras al ili decan leĝan protekton.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat