El Popola Ĉinio>头条新闻>

Singapura Lianhe Zaobao: Du sesioj estas grava fenestro por observi tendencon de ĉinaj politiko kaj ekonomio

| 2019-03-08
Bookmark and Share

La 2an de marto pli ol 10 mil postenoj el pli ol 200 entreprenoj kaj publikaj institucioj en la printempa laborforta foiro en Jinhua-urbo de Zhejiang-provinco altiris multajn labor-serĉantojn. Fotis Kong Debin el Xinhua-novaĵagentejo.


Posttagmeze de la 3a de marto en Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kaj Ĉinio eniras en la tempon de jaraj du sesioj. Ĉi-jare ĉinoj celebros la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj estas ankaŭ ŝlosila jaro por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Novaj politikoj kaj rimedoj por daŭripova kaj stabila ekonomio kaj plua plivastigo de malfermeco estas temoj plej atentataj de internaciaj amaskomunikiloj.


La retejo de la singapura tagĵurnalo The Straits Times raportis ĉefe pri disvolvado de la ĉina ekonomio, leĝprojekto pri fremdlanda investo, malaltigo de firmaaj impostoj kaj pago por socia asekuro, kaj aliaj temoj de la du sesioj.


Laŭ la retejo de singapura Lianhe Zaobao, la du sesioj estas grava fenestro por observi la tendencon de ĉinaj politiko kaj ekonomio, pro tio, la du sesioj meritas atenton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments